l' vespero mi eliris; mi
kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis
laux la muroj, tio cxi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi
kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj
en la cxambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu
povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu
alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas suficxe
malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne regxus la malsagxa
kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej
nekredeblajn aferojn cxe virinoj, kiel ankaux cxe viroj, cxe
gepatroj kaj cxe la dolcxaj angxelaj infanoj; mi vidis, kion
nenia homo devus scii, kion tamen cxiuj tiel volus scii--la
malbonajxon cxe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom
legantojn gxi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj
personoj mem, kaj teruro ekregxis en cxiuj urboj, en kiujn mi
venis. Oni min timis, kaj oni penis placxi al mi. La profesoroj
faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel
ke mi ilin havas en suficxa nombro; la monfaristoj faris monon
por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio
cxi mi farigxis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi
adiaux! Jen estas mia karto, mi logxas sur la Suna Flanko kaj en
pluva vetero mi cxian estas en la domo!" Tion cxi dirinte, la
ombro foriris.
"Mirinde!" diris la instruitulo.
Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis.
"Kiel vi fartas?" demandis li.
"Ahx!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la verajxo, la
belajxo kaj la bonajxo, sed por tiaj aferoj cxiu orelo estas
surda; mi tute malesperas, cxar tio cxi min tre doloras".
"Mi el nenio faras al mi cxagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi
grasigxas, kaj tio cxi devas esti la celo de cxiu prudenta homo.
Vi gxis nun ankoraux ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraux tute
perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros
veturon, cxu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de
l' vojo,--cxu vi volas kunveturi estante mia ombro? Gxi estus
por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l'
vojo."
"Tio cxi estas jam ne auxdita malmodesto!" diris la instruitulo.
"Laux tio, kiel oni gxin prenas!" diris la ombro. "Vojiro
redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas
sur min unu la tutan koston de l' vojo!"
"Jam tro senhonte!" diris la instruitulo.
"Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia gxi
|