onita al mia unua brosxuro, estas ne
plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en gxi ne
trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni _auxtore_ plenan
vortaron kaj krei laux mia persona placxo la tutan lingvon de l'
kapo gxis la piedoj. Cxar unue--la kreado de tute plena vortaro
estas laboro ne ebla por unu homo, cxar la nombro de l' vortoj en
lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun cxiu vorto oni devus
atendi, gxis mi gxin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita
kaj cxiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava
afero, kiel lingvo tutmonda, la persona jugxo kaj decidoj de unu
homo devas havi rolon eble plej malgrandan, cxar unu homo sur
cxiu pasxo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne
kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata pasxo post pasxo,
per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la
lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraux la
disjxetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la
tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu cxiuj
povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia"
devas esti mia unua brosxuro ("Lingvo internacia. Antauxparolo
kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la
lingvo kaj suficxe grandan nombron da vortoj. Tio cxi estas la
unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo
internacia. Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj
de la vivo, tiel kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj.
Cxiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuragxe diri,
ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas gxin ne
malpli bone ol la auxtoro aux ol iu alia. Cxar en cxio, kio en
la dirita brosxuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun
ne la auxtoro aux ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun
devas esti talento, logiko, kaj la legxoj kreitaj de la _plej
granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj.
_Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj
oni gxin ne povas fari mem laux la reguloj de la internacia
vortfarado, nek anstatauxigi per alia esprimo,--tiam cxiu povas
krei tiun vorton laux lia persona placxo_; tiel ankaux se
naskigxus ia demando stilistika aux ecx gramatika, ne decidita
klare en mia unua brosxuro,--cxiu povas gxin decidi laux sia
jugxo; kaj se vi volas scii, cxu vi bone decidis tiun demandon,
turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la
_plejmulto_ de l' verkantoj. _C
|