FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   >>  
o estus suficxa. Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la verajxo en la mondo, pri la bonajxo kaj belajxo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj. Je unu vespero li sidas en sia cxambro, kaj jen subite oni frapas tre mallauxte sur la pordo. "Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaux li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksterajxo. Cetere la homo estis tre ricxe vestita, li estis videble grava persono. "Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo. "Jes, mi tiel ankaux pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min ne rekonos! Mi farigxis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Cxu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankoraux revenos. Mi havis felicxon de l' tago, kian mi estis cxe vi la lastan fojon; mi cxiuflanke farigxis tre bonhava. Se mi volas min elacxeti el mia servado, mi estas suficxe ricxa por tio cxi!" Kaj li eksonigis tutan ligajxon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horlogxo, kaj metis sian manon en la dikan oran cxenon, kiun li portis cxirkaux la kolo. Sur cxiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj cxiuj estis veraj. "Ne, mi ne povas ankoraux retrovi miajn sentojn!" diris la instruitulo. "Kiel tio cxi estas ebla!" "Io ordinara tio cxi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi ja mem ankaux ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco cxian iris laux viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke mi estas suficxe matura, por min mem trabati tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraux unu fojon antaux via morto, cxar morti ian vi ja devas. Ankaux tiujn cxi landojn mi volis vidi ankoraux unu fojon, cxar oni ja cxian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; cxu mi devas al gxi aux al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!" "Ha, gxi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Gxi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!" "Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "cxar mi ne volus resti sxuldanto de iu!" "Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia sxuldo tie cxi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel cxiu alia! Mi tre gxojas p
PREV.   NEXT  
|<   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45  
46   47   48   49   >>  



Top keywords:

instruitulo

 
ankoraux
 
paroli
 

pensis

 
suficxe
 
efektive
 
ricevis
 

ombron

 

farigxis

 

ankaux


antaux
 
apartenas
 

sxuldanto

 
sxuldo
 
ordinaraj
 

infaneco

 
reveni
 

malnova

 

estante

 

ordinara


ringoj

 

diamantoj

 

gxojas

 

brilis

 

fingroj

 

parolo

 

liberon

 
sentojn
 
retrovi
 

piedosignoj


dezirego

 

cxirkaux

 
landojn
 

Ankaux

 

patrujon

 

multege

 

matura

 

trabati

 

Nenian

 
trovis

kredus

 

komencis

 

mirinda

 

situacio

 
propran
 

trovas

 

servado

 

malfermis

 

staras

 

neordinare