FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  
ne pro maldiligento: suficxe plena vortaro jam estas preta cxe mi, kaj mi povus eldoni gxin ecx tuj, kaj se gxi ecx ne estus preta, la leganto komprenos, ke gxi estas tute ne malfacila por mi krei cxiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi pasxo post pasxo vortarojn cxiam pli plenajn. Por mi _persone_ estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan auxtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris. Sed se la estonteco ecx montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne forgesu ke mi ja povas gxin fari ankaux poste! Sed mi faros gxin nur tiam, se la tempo montros, ke gxi estas efektive _necesa._ Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed cxion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj cxiu alia povas gxin fari kun la egala kompetenteco. 5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn (nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian brosxuron en cxiuj aliaj lingvoj, cxu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; cxar, konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem,--cxiu povas nun mem eldoni cxiajn necesajn verkojn, ne atendante gxis _mi_ gxin faros. Mi faros, kion mi povos, kaj cxiu alia amiko de l' lingvo faru ankaux, kion li povas; mi mem ne povas eldoni ecx la centan parton de tio, kio estas bezonata. 6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la "promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj prenas la aferon suficxe serioze. Sed nun estas bedauxrinde ankoraux multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraux ilian "promeson"! 7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: cxiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, c
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  



Top keywords:

lingvo

 

internacia

 
montros
 

efektive

 

eldonadi

 

eldonos

 

leganto

 

eldoni

 

aferon

 

komprenos


esperas
 

Multaj

 

eraris

 

ankoraux

 

vortaro

 

adresarojn

 

ankaux

 

vortarojn

 

verkojn

 

suficxe


korespondi

 

promesintoj

 

amikoj

 

bezonata

 

materiala

 

mastro

 

cxiajn

 

necesajn

 

morala

 
estante

malpli

 
atendante
 

parton

 

centan

 

komencu

 

komprenis

 

utilaj

 

labori

 

demandas

 

promeson


trovos

 

laboru

 

progresigi

 

respondo

 

sendis

 

internacian

 

gravecon

 
promesoj
 

kredeble

 

komencos