FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   >>  
maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la frauxlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio cxi estis bona!" "Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo. "Mi vidis cxion, kaj mi gxin rakontos al vi; sed . . . gxi ne estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj cxe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj ricxeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara", sed "sinjoro"! "Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "gxi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, cxion, kion vi vidis!" "Cxion!" diris la ombro, "cxar mi cxion vidis kaj cxion scias!" "Kian vidajxon havis la cxambroj internaj?" demandis la instruitulo. "Cxu tie estis kiel en la fresxa arbaro? cxu tie estis kiel en sankta pregxejo? cxu la cxambroj estis kiel stela cxielo, kian oni staras sur altaj montoj?" "Cxio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antauxa cxambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi cxion vidis, mi cxion scias. Mi estis en la palaco de l' poezio, en la antauxcxambro". "Sed kion vi vidis? Cxu tra la grandaj cxambroj iris cxiuj la dioj de l' malnova tempo? cxu tie batalis la malnovaj faristoj? cxu tie ludis gxojaj infanoj kaj rakontis iliajn songxojn?" "Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi cxion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi cxesus esti homo, sed mi farigxis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio. Kian mi estis ankoraux cxe vi, mi pri tio cxi ne pensis, sed apenaux la suno sin levis aux mallevis, mi cxian, vi ankoraux certe memoras, farigxis tiel mire granda; en la lumo de l' luno mi estis preskaux ankoraux pli klara, ol vi mem. Tian mi ne komprenis mian naturon, nur en la antauxcxambro de l' poezio mi gxin ekkonis--mi farigxis homo! Mi eliris el tie, farigxinte matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksterajxon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi sercxis lokon por min kasxi, jes, al vi mi povas gxin konfesi, cxar vi mian sekreton en nenia libro malkovros,--mi min kasxis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino ecx ne scietis, al kia grava persono sxi donis kasxejon. Ne pli frue ol je
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47  
48   49   >>  



Top keywords:

ankoraux

 

instruitulo

 
cxambroj
 

sinjoro

 

farigxis

 

poezio

 

demandis

 

malnova

 

naturon

 

eniris


antauxcxambro
 

ekkonis

 

komprenis

 

varmaj

 

landoj

 

matura

 

parencecon

 

farigxinte

 

eliris

 

memoras


apenaux

 

mallevis

 

Estante

 

preskaux

 

pensis

 

granda

 

sukerpanoj

 

virino

 

vendistino

 
kasxis

scietis

 
kasxejon
 

persono

 

malkovros

 

eksterajxon

 

botojn

 

vestojn

 

signifon

 

sercxis

 

konfesi


sekreton

 

hontis

 

songxojn

 

vidajxon

 

proksime

 

internaj

 

rakontu

 
memoros
 

alirus

 

fresxa