FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  
ANTAUXPAROLO. Elirante ankoraux unu fojon antaux la estimata publiko, mi sentas la devon antaux cxio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun gxi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondicxe", la leteroj kun kuragxigoj aux konsiloj--cxio tio cxi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekigxis: de cxiuj flankoj al la laboro cxiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por cxia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj--rapidas porti ilian sxtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne! En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' tempo de unu jaro al la jugxo de l' tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj cxiuj pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio cxi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, cxar tian la lingvo jam estus trairinta la jugxon de l' tuta mondo, kaj cxiuj plej gravaj malbonajxoj, kiuj povus esti trovitaj en gxi, cxar en verko de _unu_ homo,--estus jam pli aux malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la dauxro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l' aferon. Respondi je cxiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je cxiuj demandoj kaj proponoj, cxar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Cxiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos dauxrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je cxiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la dauxro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de cxirkaux du monatoj de unu kajero gxis la venonta. En tiuj cxi kajeroj _cxiuj_ demandoj estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita. Ankoraux unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj, pri kiuj
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  



Top keywords:

demandoj

 

kajeroj

 
lingvo
 

homaro

 

eldoni

 

efektive

 

respondoj

 

decidis

 

libron

 

intencis


eldonon
 

multaj

 

kajero

 

antaux

 

publiko

 

dauxro

 

komenci

 

leteroj

 

granda

 

forigitaj


respondi

 

Respondi

 

malpli

 

publike

 

respondo

 

proponoj

 

silenti

 

aparte

 

ricevi

 
aferon

komencis

 
libreto
 

eliris

 

multon

 

letero

 

rapidigi

 

atendigi

 

cxirkaux

 

monatoj

 

intertempoj


periode

 

apartaj

 

ellasataj

 

venonta

 

finita

 

Ankoraux

 

devigas

 
internacia
 

responditaj

 

eliros