FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  
la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindajxojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laux ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laux la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en gxi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj cxi simplajxoj estos, kiel laux mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l' jaro _a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke gxi tute ne bezonos pli la laboron de l' auxtoro, kaj, kiel cxiu el la vivantaj lingvoj, gxi farigxos tute sendependa de ia aparta persono. _b_) la lingvo estos pli aux malpli _senerara,_ cxar gxis tiu tempo gxi jam estos trairinta la jugxon de l' tuta mondo, kaj cxiuj malbonajxoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu cxi laboro de _unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo kune. Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, cxar ili eble tie ne trovos respondojn je l' demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj cxar lia _propra_ demando en la okuloj de cxiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj efektive gravaj li ne parolas ecx unu vorton!" La leganto oferu al mi iom da atendemo, cxar gxis la fino de l' jaro _cxiuj_ estos kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aux alia demando estos jam sxajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri gxi. Cxar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian _personan_ jugxon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon _finan,_ ricevitan per la jugxo de l' _publiko._ Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--gxi estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo internacia. La kosto de cxiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li cxiun venontan kajeron tuj, kian gxi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj post la ricevo de l' antauxiranta. -------- Antauxe ol fini la antauxparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraux la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: cxiu pene jugxu la aferon, proponitan de mi, kaj cxiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en gxi, aux la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povis ankora
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  



Top keywords:

leganto

 

multaj

 
kredeble
 

demando

 

lingvo

 

persono

 

kajero

 

finita

 

jugxon

 

aferojn


parolas
 

aferoj

 

demandoj

 

kajeroj

 

publiko

 

ricevitan

 

pensigi

 

kontentigitaj

 

sxajne

 

liberigos


atendemo

 

personan

 

revenos

 

decidon

 

parolos

 

esprimis

 

ankoraux

 

ripeti

 

antauxparolon

 
permesas

aferon

 
proponi
 

ankora

 

plibonigojn

 

trovis

 

proponitan

 

montru

 

erarojn

 

Antauxe

 

kopekoj


internacia

 

amikoj

 

simple

 

interparolo

 

vorton

 

venonta

 

ricevo

 
antauxiranta
 

koston

 

presejo