FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  
e la _auxtoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni jugxu ne l' auxtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu gxin; se gxi estas malbona--jxetu gxin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laux kiaj metodoj mi laboris,--mi ankoraux parolos, sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; cxar laux mi tiu cxi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la _rezultatoj._ _b_) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, cxu ili parolas logike kaj afertusxante. Anstataux provi praktike (kion fari estas tre facile), cxu la lingvo, proponita de mi, tauxgas por internacia komprenigxo, cxu gxi efektive al cxiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj; anstataux provi per ilia propra orelo, cxu mia lingvo estas bonsona aux ne,--ili teorie parolis pri legxoj de bonsoneco; anstataux analizi, cxu mi bone kreis la vortaron kaj cxu oni ne povus fari gxin ankoraux pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aux el vortoj, prenitaj mikse el cxiuj lingvoj de l' mondo. (La lingvo multe per tio cxi _perdus,_ farigxinte tute ne komprenebla; sed kion gxi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion cxi ili tute forgesis sin demandi.) _c_) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, ecx ne leginte bone mian malgrandan brosxuron kaj ecx ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l' vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong, oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstataux: "_en songx,o princ,in,o,n mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda vocxdono, kiu kun la efektiva kaj senkondicxa signifo de l' lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ farigxu _tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l' afero kaj komprenigis la legantojn, ke "cxar dek milionoj adeptoj (!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon"! Kelkajn fojojn mi ecx legis longajn artikulojn pri mia afero, kie estis
PREV.   NEXT  
|<   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30  
31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   >>  



Top keywords:

lingvo

 

anstataux

 
proponita
 

skribis

 

signifo

 

internacia

 

artikulojn

 

lingvoj

 

ekzemple

 

legantojn


tutmonda
 

ankoraux

 

parolis

 

komprenebla

 

vortoj

 

senmerita

 

unuatempajn

 

signetojn

 

aferon

 

brosxuron


peninte

 

kompreni

 

partoj

 

komprenis

 

nmivid

 

konfeso

 

malvarmigos

 

multajn

 

skribante

 
ensong

oprinc

 
malgrandan
 

farigxinte

 

gajnus

 

esceptinte

 

perdus

 

instruita

 

sennecesan

 

instruitan

 

kritikon


lingvisto

 

leginte

 

demandi

 

eksteron

 

forgesis

 

adeptoj

 

nenian

 
milionoj
 

komprenigis

 

kolektitaj