ux tute bone ekkoni
mian aferon el mia unua libreto, tiu cxi mia dua libro povigos
lin post kelka tempo ekkoni gxin tute kaj cxiuflanke. Ke mia
afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo
diru sian jugxon pri tiu cxi afero, sed ke mi _sciu_ la jugxon de
l' mondo kaj povu gxin uzi por mia laboro.
Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi
petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos
kritiko de mia afero; sed bedauxrinde tre malmultaj plenumis mian
peton, kaj sciigxi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia
afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la _legantojn_
de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri
l' afero, proponita de mi, kaj jam antauxe mi esprimas al ili
mian koran dankon. Mi petas gxin ne por _mi_, sed pro l'
_afero._
Fine, antaux la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l'
lingvo internacia, mi esprimas ankoraux unu fojon mian varmegan
dankon al la publiko por la helpemo, kiun gxi montris al mi; mi
esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmigxos, sed
konstante kaj sencxese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos
al celo la afero, je kiu laboras cxiuj sferoj de l' homa societo.
I.
Antaux cxio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn
mi gxis hodiaux auxdis aux legis, en gazetoj aux en leteroj al
mi, kvankam mi devas antauxsciigi la leganton, ke tiu cxi punkto
estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraux parolos pri
gxi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la jugxo de l'
publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la
afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel
skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili.
_a_) Unuj parolis pri l' auxtoro, anstataux paroli pri l' afero.
Ili aux sxutis komplimentojn al la auxtoro, rigardigis, kiom da
malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, lauxdante la
_auxtoron,_ ili preskaux tute forgesis paroli pri l' utileco kaj
la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por gxi;
aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksajxon kaj la
instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en cxia
grava verko, timis, ke la pseuxdonima auxtoro eble estas ne
suficxe instruita aux ne suficxe merita, kaj ili timis esprimi
decidan jugxon, pli multe penante malkovri, kiu estas la
pseuxdonima auxtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la
_aferon_ d
|