e l'
lingvo internacia rapide vastigxos.
Por ke cxiuj povu scii pri cxiu nova eldonita verko, mi petas
cxiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aux en tiu cxi
lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; cxar komencante
de Auxgusto 1888 mi eldonados cxiumonate nomarojn de cxiuj verkoj
pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco gxis tiu
tempo. Apud cxiu verko estos dirita, kiu gxin eldonis, kiom gxi
kostas kaj kie oni gxin povas ricevi. Alsendinte la koston de
posxta transsendo, cxiu povas en cxiu tempo ricevi de mi la plej
novan nomaron de l' verkoj. _La eldonantojn de l' verkoj mi
petas ankaux, ke en la fino de cxia verko aux verketo, kiun ili
eldonos, ili presu cxiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi
esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian
peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero
mem.
_cx_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas
diligenta uzado gxin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aux
ecx kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la
utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de
l' amaso restos surda por viaj vortoj, cxar gxi timos, ke vi
postulas de gxi ian oferon. Sed se cxiuj amikoj de l' lingvo
internacia anstataux paroladi _farados,_ tiam vi baldaux vidos,
ke la tuta indiferenta amaso aligxis jam al la afero, sen bruo
kaj ecx mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian
kaj kompreninte gxin, kvankam li la lingvon ne lernis, via
adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li
komencos mem gxin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte
kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios suficxe bone la
lingvon, tute gxin ne lerninte.
_d_) Estas kompreneble ankoraux multaj vojoj kaj vojetoj por
progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin
lasi al la bontrovo kaj placxo de cxiu aparta persono. Estus
bone, se en cxiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por
kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj
rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado
kunligita oni cxiam povas pli multe fari, ol laborante aparte.
Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj
kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuragxigu per
sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuragxon kaj malvarmigxi,
se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro
doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua temp
|