ro via felicxo! Sidigu vin, malnova amiko,
kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio cxi okazis kaj
kion vi tie vidis en la varmaj landoj cxe la najbaro de
kontrauxe!"
"Jes, tion cxi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante,
"sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu cxi urbo
rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fiancxigxi, mi
povas nutri pli ol unu familion!"
"Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi
propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu
vorto!"
"Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, cxar tiel li ja devis
paroli.
Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia
nigra vesto estis el la plej kara sxtofo, al tio cxi li portis
elegantajn botojn kaj cxapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel
ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante
jam pri la jam konataj sigeliloj, ora cxeno kaj ringoj kun
diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio cxi
plej certe faris lin homo.
"Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj cxe tio cxi li metis siajn
piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan
ombron, kiu kusxis kiel hundo antaux la piedoj de l' instruitulo;
li faris tion cxi pro fiereco, aux eble li volis ligi gxin al si.
La kusxanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi
bone auxskulti; gxi kredeble ankaux volis scii, kiel gxi povus
sin liberigi kaj farigxi propra sinjoro.
"Cxu vi scias, kiu logxis en la domo kontraux ni?" demandis la
ombro. "Gxi estis la plej bela el cxio, gxi estis la poezio! Mi
restis tie tri semajnojn, kaj tio cxi estas tie same, kiel se oni
vivus trimil jarojn kaj legus cxiujn verkojn poeziajn kaj
instruitajn,--tion cxi mi diras, kaj gxi estas vera. Mi cxion
vidis kaj mi cxion scias!"
"La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, gxi vivas
sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi gxin vidis
unu minuton, sed mi tian estis ankoraux dormanta! Gxi staris sur
la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu,
rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj
poste . . . "
"Poste mi estis en la antauxcxambro!" dauxrigante rakontis la
ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antauxcxambron. Tie
cxi ne estis lumo, tie cxi estis io kiel duonlumo; sed granda
nombro da cxambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj
malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi cxiujn. Tie jam estis tre
lume, la grandega forto de l'
|