FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  
en, kaj kriegis en miajn orelojn, per terura vocxo: 'Cxi tie vi restu, malbelega, ecx de la bestoj malestimata, gxis via morto, aux gxis iu deziros propravole edzigxi kun vi ecx en cxi tiu monstra formo. Tiel mi vengxas min al vi kaj al via malhumila patro.' De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malgxoja, mi vivas kiel ermitino en cxi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj ecx de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; cxar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno supersxutas per sia pala lumo cxi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la vualo." La strigino cxesis paroli, kaj denove forvisxis per la flugilo la larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri sxia doloro. La kalifo estis, dum la rakontado de l' regxidino, profundigxinta en medito. "Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter via malfelicxo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de cxi tiu enigmo?" La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman antauxsenton, kiel vi; cxar foje, en mia plej juna agxo, antauxdiris al mi sagxa virino, ke cikonio alportos al mi grandan felicxon. Eble mi scias ankaux, kiel ni povos nin savi." La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo sxi pensas. "La sorcxisto, kiu nin ambaux malfelicxigis," diris sxi, "venas cxiumonate unu fojon en cxi tiun ruinon. Ne malproksime de cxi tiu cxambro estas salono. Tie li havas la kutimon festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam subauxskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn hontindajn farajxojn. Eble li tiam elparolos la sorcxvorton, kiun vi forgesis." "Kara mia regxidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li venos? Kie estas la cxambrego?" La strigino momenton silentis; poste sxi parolis: "Ne malplacxu al vi mia peto! Nur laux unu kondicxo mi povos plenumi vian deziron." "Parolu, parolu!" kriis Hxasid. "Ordonu! Cxian kondicxon mi akceptos." "Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos farigxi, nur se unu el vi donos al mi sian manon." La propono sxajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento. "Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l' pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone sxin preni." "Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam grandagxulo, kaj vi, kon
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  



Top keywords:

kalifo

 

strigino

 

bestoj

 

regxidino

 

parolu

 

respondis

 

rakontado

 

edzino

 

elparolos

 

sorcxvorton


farajxojn

 

hontindajn

 

rakontas

 

forgesis

 

momenton

 

cxambrego

 

silentis

 

parolis

 
ekkriis
 

elgratu


Tiahore

 
cxambro
 

malproksime

 

salono

 

grandagxulo

 

ruinon

 

cxiumonate

 

kutimon

 

Multfoje

 
okulojn

subauxskultis
 

similuloj

 

revenos

 

hejmen

 
festenadi
 
multaj
 
malplacxu
 

negoco

 
propono
 

sensenca


kriegis

 

farigxi

 

sxajnis

 

servisto

 

momento

 

Grandveziro

 

signon

 

konsterni

 

aliflanke

 

cikoniojn