FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  
Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj ranoj, cxar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj frandajxoj. Ilia sola plezuro en cxi tiu malgxoja situacio estis tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo. En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur la stratoj. Sed cxirkaux la kvara tago post ilia ensorcxo, sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo en rugxa orebrodita mantelo sidis sur multornamita cxevalo; cxirkauxis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post li; kaj cxiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la palaca tegmento, kaj Kalifo Hxasid parolis: "Cxu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorcxita, grandveziro? Tiu Mizra estas filo de mia gxismorta malamiko, la potenca sorcxisto Kasxnur, kiu, en malbona horo, jxuris vengxon al mi. Tamen mi ankoraux ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto de mia malfelicxo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en sankta loko la sorcxo malplenumigxos." Ili levigxis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laux la direkto de Medina. Sed ne bone prosperis al ili la flugado, cxar ambaux cikonioj ankoraux malmulte sin ekzercadis. "Ho ve!" ekgxemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun afabla permeso de via kalifa mosxto, baldaux finigxos miaj fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperigxis, kaj ni farus bone, sercxante restadejon por la nokto." Hxasid auxskultis favore la peton de sia servisto; kaj cxar li ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu sxajnis, kvazaux gxi donus rifugxejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis pasigi cxi tiun nokton, estis en pasinta tempo, lauxsxajne, kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli bone konservitaj cxambroj atestis pri la iama belegeco de la domo. Hxasid kaj lia akompananto cxirkauxiris tra la koridoroj, sercxante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor. "Granda sinjoro," li diris mallauxte, "estas ja, mi scias, malsagxe de la flanko de grandveziro, ecx pli malsagxe de la flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al mi en la koro, cxar tutproksime mi bone auxdis plendsonojn kaj gxemegojn." Nun haltis ankaux la kalifo kaj klare ekauxdis mallauxtan ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  



Top keywords:

grandveziro

 

Bagdado

 

Hxasid

 

sercxante

 

cikonio

 

cikonioj

 

tegmento

 

kalifo

 

ekvidis

 

malsupre


palaco

 

haltis

 

ankoraux

 

flanko

 

malsagxe

 

flugis

 

Cetere

 

ekgxemis

 
favore
 

auxskultis


ekzercadis

 
flugado
 

sxajnis

 

prosperis

 

kvazaux

 

ambaux

 

ruinon

 

servisto

 

malmulte

 
flugas

rapide
 

fortoj

 

finigxos

 

mosxto

 
kalifa
 
baldaux
 
restadejon
 

afabla

 
vesperigxis
 

permeso


kolonoj

 

mallauxte

 

fantomojn

 

sinjoro

 

Granda

 

koridoroj

 

loketon

 

Subite

 

Mansor

 

maltrankvilege