FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  
ve povas paroli cikonie." Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Gxi purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimigxis al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antauxen, kaj auxdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: -- "Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?" "Plej bonan dankon, kara Frauxlino Blekbek'. Mi jxus sercxis mian matenmangxeton. Cxu vi ne volas akcepti ranfemureton aux kvaroneton de lacerto?" "Mi humile vin dankas; hodiaux mi absolute ne havas apetiton. Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas danci hodiaux antaux la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, private, ekzerci min iome." Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn pasxojn. La kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis sxin per la okuloj. Sed kiam sxi starigxis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberigxis el iliaj bekoj nekontrauxstarebla ridado; kaj pasis longa tempo, antaux ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis sin. "Vere, tio estis sxerco," ekkriis li, "kiu per oro ne estus pagebla. Domagxe, ke la malsagxaj bestoj lasis sin fortimigxi per nia ridado; alie ili certe estus ankaux kantintaj!" Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite estas ridi en la aliformigxa stato. Li diris al la kalifo sian timon. "Per Mekka kaj Medina! Malbona sxerco estus, se mi devus resti cikonio. Penu do rememori la vortacxon; al mi gxi ne volas reveni. "Trifoje ni devas klinigxi orienten, dirante samtempe: Mu --, Mu --, Mu --." Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe klinigxis, tiel ke iliaj bekoj preskaux tusxis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo klinigxadis, kaj kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, cxiu memoro pri gxi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro estis kaj restis -- cikonioj! III. Malgxojaj, la ensorcxitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne sciis, kion fari en cxi tiu malfelicxo. El sia cikonia hauxto ili ne povis eliri; ecx en la urbon ili ne povis reveni, por sin rekonigi; cxar kiu kredus al cikonio, ke gxi estas la kalifo? Kaj ecx se oni kredus tion, cxu la Bagdadanoj nomus kalifo cikonion? Dum multe da tagoj ili cxirkauxvagadis, mizere nutrante sin per kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile mangxeblaj pro iliaj longaj bekoj.
PREV.   NEXT  
|<   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32  
33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   >>   >|  



Top keywords:

kalifo

 

cikonio

 

samtempe

 

ridado

 

antaux

 

hodiaux

 

sxerco

 

veziro

 

kredus

 
reveni

orienten
 

cikonioj

 

granda

 
turnis
 

seninterrompe

 

klinigxis

 
dirante
 

paroli

 
klinigxi
 

preskaux


tusxis
 

klinigxadis

 

kantintaj

 

grandveziro

 

Forfluginta

 

Trifoje

 

interparoladon

 

malpermesite

 

aliformigxa

 

Medina


Malbona

 

rememori

 

vortacxon

 
auxdis
 

kunkriadis

 

Bagdadanoj

 

cikonion

 
rekonigi
 

facile

 
mangxeblaj

longaj
 
fruktoj
 

kampaj

 

cxirkauxvagadis

 

mizere

 

nutrante

 

rapidiris

 

restis

 
Malgxojaj
 

ensorcxitoj