FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   >>   >|  
belprincinoj ne havas familiojn. STENSG[*A]RD Fabelprincinoj? SELMA El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon -- STENSG[*A]RD Sorcxistinon, nu! Kaj vi do estas princino? SELMA De cxiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas jxauxd-nokte. Doktoro Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi auxskultu -- ERIK BRATSBERG (de la gxardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton! SELMA Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensg[*a]rd pri la paso de sia vivo. ERIK BRATSBERG Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdauxro de la sinjorino? SELMA Princo, kompreneble. (al _Stensg[*a]rd_) Vi scias, ke cxiam venas princo, kiu liberigas la princinon de la sorcxajxo, kaj jen cxio estas ege bona, kaj estas gxojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite pri la fabelo. STENSG[*A]RD Ho; jeno estis tro mallonga. SELMA Jes, eble, -- iamaniere. ERIK BRATSBERG (cxirkauxbrakas sxin) Sed el tiu fabelo sxpinigxis iu nova, kaj en gxi la princino farigxis regxino! SELMA Samkondicxe kiel la veraj princinoj, cxu? ERIK BRATSBERG Kiaj kondicxoj? SELMA Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno. ERIK BRATSBERG Cigaron, sinjoro Stensg[*a]rd? STENSG[*A]RD Dankon; ne nun. (_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la gxardeno.) SELMA (al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana? TORA Mi? Ne. SELMA Ho jes; vi certe estas; sxajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas la doktoron la lastajn tagojn. TORA Ne, mi certigas vin -- SELMA Babilajxo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, cxu vi ne opinias, ke tiu varmo mildigxos? FJELDBO Cxio havu sian tempon. TORA Frosto ja ne estas pli bona -- SELMA Ne, sed la nesxangxigxanta meza varmo, -- tiel diras ankaux mia edzo. LA CXAMBELANO (venas de la gxardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio ne estas tre bonkonduta al la gastoj. TORA Kara patro, nun mi tuj -- LA CXAMBELANO Aha, cxu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensg[*a]rd. Pri tio mi zorgu. TORA (mallauxte al Fjeldbo) Restu! (Sxi iras en la gxardenon.) ERIK BRATSBERG (proponas al _Selma_ la brakon) Cxu la sinjorino akceptas --? SELMA Venu! (ambaux elen dekstre) LA CXAMBELANO (postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde. FJELDBO Estus ankaux pekinda penso. LA CXAMBELANO Jes, kiel tamen Dio estas
PREV.   NEXT  
|<   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46  
47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   >>   >|  



Top keywords:

BRATSBERG

 

STENSG

 

CXAMBELANO

 
Stensg
 

Fjeldbo

 

sinjorino

 

gxardeno

 
sinjoro
 

FJELDBO

 

ankaux


fabelo

 

princino

 

Doktoro

 

opinias

 

Frosto

 

familio

 

tempon

 

kunveninta

 
nesxangxigxanta
 

familiojn


belprincinoj

 
mildigxos
 

fervore

 
konsultas
 

doktoron

 

maksimume

 
sxajnas
 
lastajn
 

tagojn

 

doktoro


intima
 
brulas
 

certigas

 

Babilajxo

 
Fabelprincinoj
 

dekstre

 

postrigardas

 
ambaux
 

akceptas

 

Kapabli


disigi

 

pekinda

 

pripensinde

 
brakon
 

sinjorinoj

 

gastoj

 
bonkonduta
 
amindumas
 
gxardenon
 

proponas