FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  
rovi bofilon inter tiuj cxi malsagxuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke sxi estas profunda, silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias cxion. Adiaux, sinjoro cxambelano; -- vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko aux kiel malamiko. Adiaux! (Li eliras en la fono.) LA CXAMBELANO Tien do estas veninta! Tiajxon oni kuragxas servi al mi en mia propra domo! FJELDBO Stensg[*a]rd tion kuragxas; neniu alia. LA CXAMBELANO Li hodiaux; aliuloj morgaux. FJELDBO Ke ili venu; mi sxirmos kontraux la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo por vi -- LA CXAMBELANO Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! -- Hm; tiu Stensg[*a]rd, li estas efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, -- kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi sxatas. FJELDBO Estas eblecoj en li -- LA CXAMBELANO Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne cxirkauxiras ludante malantaux ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li -- li! FJELDBO Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro cxambelano; ne kaj denove ne al Stensg[*a]rd -- LA CXAMBELANO Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu alia -- FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro cxambelano; unu vorto -- (flustras) LA CXAMBELANO Kio? Ene cxe _vi_? RINGDAL Li envenis per la malantauxa pordo, kaj petegas paroli kun vi. LA CXAMBELANO Hm. -- Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu -- sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensg[*a]rd kaj lia vizito. Sxin ni tenu ekstere de cxi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankaux laux mia deziro, se vi povus teni puran busxon; sed -- --. Ho, mi ne emas --! Nu, bonvolu eniri. (_Fjeldbo_ iras en la sidcxambron. Dume _Ringdal_ estas reirinta en sian oficejon. Post mallonga pauxzo envenas de tie proprietulo _Monsen._) MONSEN (cxe la pordo) Mi petas sinjoron cxambelano pri pardono -- LA CXAMBELANO Nu, envenu; envenu! MONSEN Mi do esperas, ke bone statas pri la familio? LA CXAMBELANO Dankon. Cxu vi ion deziras? MONSEN Ne povas _tion_ diri. Mi estas, dank' al Dio, homo kiu _havas_ preskaux cxion, kion li deziras. LA CXAMBELANO Jen, jen; tio estas multe dirite. MONSEN Sed mi ja ankaux laboris, sinjoro cxambelano. Jes, mi scias, ke vi ne rigardas mian aktivecon per afabla okulo. LA CXAMBELANO Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi rigardas gxin.
PREV.   NEXT  
|<   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66  
67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  



Top keywords:

CXAMBELANO

 

sinjoro

 

cxambelano

 

Stensg

 

FJELDBO

 

MONSEN

 

deziras

 

aliuloj

 

envenu

 

Fjeldbo


rigardas

 

ankaux

 

RINGDAL

 

Adiaux

 

doktoro

 

kuragxas

 

filino

 

deziro

 
busxon
 

momenton


sinjorinoj

 
malantauxa
 

petegas

 

paroli

 

aktiveco

 

ekstere

 

nenion

 

vizito

 

Rilate

 
oficejon

aktivecon
 

afabla

 

Dankon

 

statas

 
familio
 
dirite
 
laboris
 

preskaux

 
esperas
 

pardono


reirinta

 

Ringdal

 

sidcxambron

 

mallonga

 

pauxzo

 

Monsen

 

Aspekte

 

sinjoron

 

proprietulo

 

influon