FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82  
83   84   85   86   87   88   89   90   >>  
a postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj gxin mi prenos. Mi malakceptas la felicxon labori en rezigno por sxi kiun mi amas. Mi diras al mia popolo: Jen mi, -- prenu min! LUNDESTAD (rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi dotigxis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensg[*a]rd! (elen dekstre) (_Stensg[*a]rd_ faras kelkajn pasxojn tien kaj reen sur la planko; foje li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste envenas _Bastian Monsen_ de la fono.) BASTIAN Jen vi vidas _min_! STENSG[*A]RD De kie vi venas? BASTIAN De la nacio. STENSG[*A]RD Nacio? Kion tio signifas? BASTIAN Cxu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj kusxas ligitaj -- STENSG[*A]RD Pro diablo, kiaj simio-petolajxoj estas tio? BASTIAN Kio? STENSG[*A]RD Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; ecx mian vestajxon kaj mian manskribon vi kopias. Vi cxesu pri tio. BASTIAN Kio nun? Cxu ni du ne apartenas al la sama partio? STENSG[*A]RD Jes, sed mi ne toleras tiajxon; -- vi ridindigas vin mem -- BASTIAN Cxu mi ridindigas min mem similante vin? STENSG[*A]RD Jes, simiante min. Estu nun gxentila, Monsen, kaj cxesu pri tiajxo; estas malagrable rigardi tiajxon. Sed auxskultu, diru -- kiam revenos via patro? BASTIAN Pri tio mi nenion scias. Li vojagxis al Kristiania, mi opinias; eble li ne revenos antaux ok tagoj. STENSG[*A]RD Cxu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon, oni diras? BASTIAN Ankaux mi estas faronta negocon. Auxskultu nun, Stensg[*a]rd, vi devas fari al mi servon. STENSG[*A]RD Volonte; kio tio do estus? BASTIAN Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min. Mi devas ion fari, -- mi volas edzigxi. STENSG[*A]RD Edzigxi? kun kiu? BASTIAN Tsxsx! En cxi tiu domo. STENSG[*A]RD Sinjorino Rundholmen? BASTIAN Tsxsx! Jes, estas sxi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engagxi en ion tian. Sxi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la familio de la cxambelano de post la tempo kiam sxia fratino tie servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos sxin, mi eble ankaux ricevos kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, -- mi amas sxin, morto kaj plago! STENSG[*A]RD Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hip
PREV.   NEXT  
|<   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82  
83   84   85   86   87   88   89   90   >>  



Top keywords:

STENSG

 

BASTIAN

 

Stensg

 

signifas

 

popolon

 

negocon

 
Monsen
 

nenion

 

tiajxon

 

ricevos


sinjoro
 

ridindigas

 

revenos

 

apartenas

 

sentas

 

auxskultu

 

servon

 

maloportune

 
faranta
 

antaux


grandan

 
opinias
 

Auxskultu

 

vojagxis

 

faronta

 
Ankaux
 

Kristiania

 
Volonte
 

Edzigxi

 

servis


mastrumistino

 

ankaux

 

fratino

 

cxambelano

 

laboristoj

 

komunumo

 

Forigu

 
abomenindan
 

entute

 

familio


rilato
 
edzigxi
 

granda

 
movado
 
engagxi
 
Sinjorino
 

Rundholmen

 

parolu

 

favore

 

vestajxon