FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  
Nu, cxu mi ne antauxdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en Storli -- LUNDESTAD Li forveturis cximatene, antaux ol tagigxis -- DANIEL HEJRE Kaj la familio eliris por sercxi lin -- LUNDESTAD kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon -- STENSG[*A]RD Prizorgi! "Morgaux", sxi diris; kaj sxia maltrankvilo por la patro --! DANIEL HEJRE He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin! ASLAKSEN Cxu iu pendigis sin? LUNDESTAD Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli -- PROPRIETULO MONSEN (de la fono) Cxampanon sur la tablon! ASLAKSEN kaj PLURAJ Monsen! MONSEN Jes, Monsen, jes! Cxampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla hauxto kaj osto! DANIEL HEJRE Sed, altestimata --! STENSG[*A]RD Vi! De kie vi venas? MONSEN De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaux mi faros resonan tagmangxon en Storli. Cxiuj estas invitataj. Cxampanon, mi diras! Gratulon al vi, Stensg[*a]rd, Vi ja farigxis elektulo. STENSG[*A]RD Jes, mi klarigos al vi -- MONSEN Pa; cxu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen? (volas eniri maldekstre) LA SERVISTINO (kiu jxus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron -- BASTIAN Ho, morto kaj plago! (al la fono) STENSG[*A]RD Cxu sxi legas leteron? LA SERVISTINO Jes, kaj krome sxi estas tute konfuzita. STENSG[*A]RD Adiaux, sinjoro Monsen; morgaux tagmangxon en Storli -- MONSEN Adiaux; morgaux! STENSG[*A]RD (mallauxte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon. DANIEL HEJRE Certe, certe. STENSG[*A]RD Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence pri mi; -- vi faras tion tiel elegante. DANIEL HEJRE Kio diable estas tio? STENSG[*A]RD Mi havas miajn kialojn; estas sxerco, mi diru, -- veto kun -- kun iu al kiu vi havas neamikajn sentojn. DANIEL HEJRE Aha, mi komprenas --; suficxe dirite! STENSG[*A]RD Do, nenion koruptigu; nur igu sxin iom dubema en sia estimo pri mi; iomete necerta gxis plue, vi komprenas. DANIEL HEJRE Fidu min; estos por mi kora plezuro -- STENSG[*A]RD Dankon, dankon, gxis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad, ni du interparolos morgaux antauxtagmeze cxe la cxambelano. LUNDESTAD Cxu vi havas esperon? STENSG[*A]RD Trioblan! LUNDESTAD Trioblan? Sed mi ne komprenas -- STENSG[*A]RD Ne bezonigxas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono) MONSEN (apud la puncxu
PREV.   NEXT  
|<   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  



Top keywords:

STENSG

 

DANIEL

 

MONSEN

 

LUNDESTAD

 

morgaux

 

Monsen

 
Storli
 

komprenas

 

sinjorino

 

Sinjoro


SERVISTINO
 

ASLAKSEN

 

Cxampanon

 

leteron

 

Trioblan

 

tagmangxon

 

Rundholmen

 

Adiaux

 
elegante
 

diable


BASTIAN

 
servon
 

konfuzita

 

mallauxte

 

bonvolu

 
kialojn
 

sinjoro

 
dubesence
 

parolu

 

Kolorigu


koruptigu

 

interparolos

 

antauxtagmeze

 

Lundestad

 

Dankon

 

dankon

 

transen

 
cxambelano
 

puncxu

 

helpos


esperon
 
bezonigxas
 

plezuro

 
suficxe
 
dirite
 
nenion
 

sentojn

 

neamikajn

 

necerta

 

iomete