FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90  
>>  
SG[*A]RD Kaj cxu ne kaj la cxambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj? RINGDAL Permeso, cxu vi estas freneza? STENSG[*A]RD Nu, estas ja nature, ke vi provas kasxi tion. RINGDAL Kion tio utilus? Cxu tiajxo povas esti kasxata? STENSG[*A]RD Cxu tio do ne estas vero? RINGDAL Ecx ne silabo rilate al la cxambelano. Sed kial vi povus kredi tiajxon? Kiu kredigis tion al vi? STENSG[*A]RD Je la momento mi ne diras. RINGDAL Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kusxas iu intenco. STENSG[*A]RD Intenco --! RINGDAL Jes, pripensu; cxu ne estas iu, kiu konsiderus avantagxon teni vin for de la cxambelano --? STENSG[*A]RD Je mia savo; jes, jes; estas! RINGDAL La cxambelano funde alte taksas vin -- STENSG[*A]RD Cxu li faras? RINGDAL Jes, kaj tion oni volas interrompi; -- oni bazigas sin sur tio, ke vi ne konas la rilatojn cxi tie, kaj ke vi estas ekflamigxema kaj kredema; ke -- STENSG[*A]RD Ho, tiuj sauxroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron! RINGDAL Kiun leteron? STENSG[*A]RD Ho, nenion. Sed ankoraux ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal, cxu vi renkontos la cxambelanon cxi-vespere? RINGDAL Certe. STENSG[*A]RD Diru al li, ke estas nur frazajxo, tiuj minacoj pri kiuj li certe scias; diru al li, ke morgaux mi venos mem por cxion klarigi. RINGDAL Cxu vi venos? STENSG[*A]RD Jes, por pruvi al li; -- ahx, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la cxambelano cxi tiun kambion de mi. RINGDAL La kambion --! STENSG[*A]RD Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu gxin al li -- RINGDAL Vere, sinjoro Stensg[*a]rd -- STENSG[*A]RD Kaj vi nur aldonu cxi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi agas kontraux tiuj homoj, kiuj volas forvocxdoni min el la elektul-baloto. RINGDAL Vi povas fidi tion. (eliras fone) STENSG[*A]RD Jen auxdu, sinjoro Hejre, -- kiel vi povis imagigi al mi tiun historion pri la cxambelano? DANIEL HEJRE Kiel mi povis imagigi al vi --? STENSG[*A]RD Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo -- DANIEL HEJRE Ej; jen vidu; gxojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas mensogo, tio pri la cxambelano. LUNDESTAD Tsxsx; malgxusta spuro; efektive gxi estas pli proksima. STENSG[*A]RD Kiel pli proksima? LUNDESTAD Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen -- STENSG[*A]RD Cxu! DANIEL HEJRE
PREV.   NEXT  
|<   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90  
>>  



Top keywords:

STENSG

 

RINGDAL

 

cxambelano

 

sinjoro

 

DANIEL

 

kambion

 
sinjorino
 

proksima

 

leteron

 

Rundholmen


efektive
 

mensogo

 

LUNDESTAD

 

nenion

 

Ringdal

 

imagigi

 

Stensg

 

morgaux

 
komprenas
 

klarigi


gxojigas

 
historion
 

parolas

 

malgxusta

 

Lundestad

 
kontraux
 

vortojn

 
simplajn
 

forvocxdoni

 

eliras


elektul

 

baloto

 

aldonu

 

sauxroj

 

tiajxon

 

kredigis

 

rilate

 
momento
 

kusxas

 

intenco


Indiferente
 
silabo
 

freneza

 
nature
 
Permeso
 
enmiksitaj
 

grandkomercisto

 

provas

 

kasxata

 

tiajxo