FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  
formo -- LA CXAMBELANO Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia nomo sur fremdaj paperoj. MONSEN Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro cxambelano! LA CXAMBELANO Efektive; kiel mi diras al vi. MONSEN Ne; efektive. Tion mi mem vidis. LA CXAMBELANO Kion vi vidis? MONSEN La nomon de la cxambelano, almenaux sur kambio. LA CXAMBELANO Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis. MONSEN Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu! LA CXAMBELANO Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto, neniam! MONSEN Do gxi estas falsa. LA CXAMBELANO Falsa? MONSEN Jes, falsa; kopiita; -- cxar mi _estas_ gxin vidinta. LA CXAMBELANO Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Cxe kiu? MONSEN Tion mi ne diras. LA CXAMBELANO Ha-ha; tion ni tamen malkasxigos! MONSEN Auxskultu min --! LA CXAMBELANO Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la fiajxojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metigxas range inter la aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili! MONSEN Sinjoro cxambelano, -- pro vi mem kaj pro multaj aliaj -- LA CXAMBELANO Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto --! Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado, kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventajxo kiun vi sercxas? Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras mangxadon kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn cxasi laux la vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino frenezigxis pro viaj dibocxoj kaj via kruda traktado. [4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7). MONSEN Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn! LA CXAMBELANO Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraux mi? Mi? Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio. MONSEN Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren -- LA CXAMBELANO Tiun vojon! MONSEN Mi konas la vojon, sinjoro cxambelano! (elen en la fono) LA CXAMBELANO (aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; -- envenu! RINGDAL Sinjoro cxambelano? LA CXAMBELANO (vokas enen en la sidcxambron) Sinjoro doktoro; bonvenu --!
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70  
71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  



Top keywords:

CXAMBELANO

 

MONSEN

 

cxambelano

 

Sinjoro

 

neniam

 

Silentu

 

sinjoro

 

falilo

 

socion

 

kambio


okazas

 

traktado

 

propraj

 

servistinoj

 

dibocxoj

 

frenezigxis

 

edzino

 

valorigas

 
noblajn
 

hurlantaj


skandalojn

 
Trompo
 

malbona

 

julgastojn

 

vortojn

 

malsupren

 

aliras

 

malfermas

 

sidcxambron

 
doktoro

bonvenu
 

RINGDAL

 

envenu

 

pordon

 
dekstre
 
Ringdal
 
ekstere
 

pentanta

 
diablo
 

malestimas


ricevis

 

informon

 

demandis

 

kontraux

 

minacoj

 

honoro

 

subskribis

 

kopiita

 

vidinta

 

paperoj