FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  
Nun, Ringdal, miaj antauxdiroj plenumigxas. FJELDBO Pri kio mi servu, sinjoro cxambelano? RINGDAL Cxu la cxambelano faris antauxdirojn? LA CXAMBELANO Kion vi nun diros, doktoro? Vi cxiam pensis, ke mi troigis, kiam mi diris, ke Monsen koruptis la homojn cxi tie. FJELDBO Nu jes; kaj sekve kio? LA CXAMBELANO Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel sxajnas al vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo. RINGDAL Falsaj paperoj? LA CXAMBELANO Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia! FJELDBO Sed pro dio, kiu faris tion? LA CXAMBELANO Kiel povas mi scii? Cxu mi konas cxiujn friponojn? Sed tio estu malkasxigata. -- Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti lokigitaj aux en la sxparbanko aux en la ferfareja pruntejo. Veturu supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone scias pri cxio. Eksciigxu cxu ekzistas tia papero -- FJELDBO Tuj; tuj! RINGDAL Lundestad estas hodiaux cxi tie en la ferfarejo; li partoprenas renkontigxon de la lerneja komisiono. LA CXAMBELANO Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin cxi tien. FJELDBO Senprokraste; estos baldaux prizorgata. (elen en la fono) LA CXAMBELANO Kaj vi, Ringdal, devas informigxi en la pruntejo. Tuj post kiam ni estos sciigxintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu bonkoreco pri tiuj frauxduloj! RINGDAL Bone, sinjoro cxambelano. Je Dio; tiajxon mi neniam kredus. (eliras dekstre) (_La cxambelano_ kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas _Erik Bratsberg_ de la fono.) ERIK BRATSBERG Kara patro --! LA CXAMBELANO Nu, cxu estas vi? ERIK BRATSBERG Mi devas absolute paroli kun vi. LA CXAMBELANO Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas? ERIK BRATSBERG Vi scias, patro, ke mi neniam antauxe miksis vin en miajn komercaferojn. LA CXAMBELANO Ne, tion mi ankaux severe rifuzus. ERIK BRATSBERG Sed hodiaux mi devas -- LA CXAMBELANO Kion vi devas? ERIK BRATSBERG Patro, vi devas helpi min! LA CXAMBELANO Mono! Jes vi povos fidi, ke --! ERIK BRATSBERG Nur unu solan fojon! Mi jxuras, ke mi neniam plu --; mi diru al vi, ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli -- LA CXAMBELANO Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon. ERIK BRATSBERG Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion? LA CXAMBELANO Monsen mem
PREV.   NEXT  
|<   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71  
72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   >>  



Top keywords:

CXAMBELANO

 

BRATSBERG

 

FJELDBO

 

RINGDAL

 

cxambelano

 

paperoj

 

Monsen

 

neniam

 

sinjoro

 

pruntejo


Falsaj

 

supren

 

Lundestad

 

hodiaux

 

Ringdal

 

paroli

 

malsupren

 

jxuras

 
planko
 

kontakton


Samtempe

 
oficejon
 

kelkajn

 

frauxduloj

 

bonkoreco

 

eliras

 

dekstre

 

fojojn

 

kredus

 
tiajxon

Bratsberg
 

Storli

 

komercaferojn

 

antauxe

 
miksis
 
denuncon
 
ankaux
 

severe

 
rifuzus
 

humoro


spekuladon

 

Spekuladon

 

planas

 

absolute

 

opinias

 

cirkulo

 

falsaj

 

rakonti

 

sxajnas

 

cxiujn