FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
pudirantajn vojojn kaj precipe la areon cxirkauxantan ne malproksiman pregxejon. Efektive, kelkaj el la plej auxtentaj historiistoj de la koncerna regiono, zorgeme kuniginte kaj kontrolkomparinte la malkonstantajn informerojn pri tiu aperantajxo, asertas la jenon: la korpo de la soldato kusxas enterigite en la pregxeja tombejo; la fantomo forrajdas cxiunokte al la batalkampo sercxante sian kapon; pri la sagritma rapideco je kiu gxi foje lauxiras la valeton, kvazaux noktomeza fulmajxo, respondecas la malfrua horo kaj la bezono reveni al la pregxeja tombejo antaux nova tagigxo. Tia estas la gxenerala enhavo de tiu legenda supersticxo provizinta homojn de tiu ombroregiono per tiom da fantaziaj rakontoj. Kaj la fantomo nomigxas antaux cxiuj tieaj kamparaj kamenoj: la Senkapa Rajdanto de Dorm-Valeto. Mirinde estas ke la viziemo kiun mi menciis ekzistas ne nur cxe la denaskaj logxantoj de la valeto. Senkonscie gxin ensorbas ankaux cxiu novalveninta valano logxinta tie dum iom da tempo. Kiom ajn viglamensaj ili estis antaux ol eniri tiun dormlandon, ili ne rezistas enspiri baldauxete la sorcxan influon de la aero kaj komencas fantazii: sperti songxojn, vidi aperajxojn. Mi mencias tiun trankvilejon kun la plej alta lauxdo cxar estas jenloke, en tiaj malgrandaj izolitaj Nederlandaj valoj dise ensinigitaj en la granda Nov-Jork-Sxtato ke ade sensxangxigxas logxantaro, moroj kaj kutimoj, dum preterkuregas ilin senatente la torentego da migrado kaj plibonigxo estiganta tiel sencxesajn sxangxojn en aliaj regionoj de tiu senripoza lando. Ili samas kiel tiuj etaj trankvilaj akvoposxajxoj apudlimigantaj rapidan rivereton en kiuj ni povas rimarki pajleron aux aerglobeton flosadi trankvile cxeankre aux rotacii hezite en sia eta havenajxo nepre malatentan pri la hastego de la pasanta fluo. Kvankam nun forpasis multaj jaroj ekde kiam mi subpromenadis la pigrajn ombrojn de Dorm-Valeto, mi preskaux certas povi renkonti la samajn arbojn kaj la samajn familiojn vivantajn ankoraux hodiaux en vegeta lantado en ties protektata sino. En tiu kromloko de la naturo logxis en malnova periodo de la Usona historio, tio estas, antaux cxirkaux tridek jaroj, estimata estulo nomigxanta Ikabodo Gruo kiu gastis, aux, laux sia vorto, "lantis" en Dorm-Valeto cele al instrui la infanojn de la komunumo. Li naskigxis en Konektikuto, sxtato provizanta Usonon per pioniroj ne nur por la arbaro sed ankaux por la mensaro kaj dissendanta cxiujare armeojn da
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

antaux

 

Valeto

 

ankaux

 

tombejo

 

fantomo

 

samajn

 

pregxeja

 

trankvile

 

cxeankre

 

senatente


torentego

 

flosadi

 

pajleron

 

rimarki

 

migrado

 

aerglobeton

 

Sxtato

 

rotacii

 
ensinigitaj
 

havenajxo


malatentan

 
kutimoj
 

granda

 

plibonigxo

 

preterkuregas

 

hezite

 

sensxangxigxas

 

hastego

 

sencxesajn

 
sxangxojn

regionoj
 

senripoza

 

logxantaro

 

rapidan

 
estiganta
 
rivereton
 
apudlimigantaj
 

trankvilaj

 
akvoposxajxoj
 

subpromenadis


gastis

 

lantis

 

Ikabodo

 

nomigxanta

 

historio

 

cxirkaux

 

tridek

 

estulo

 

estimata

 

instrui