FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
eg- kaj skribartoj neniam efektivigas bonajn rezultojn. Kiom ajn da mono la lernejestro posedis--li ricevis sian kvaronjaran salajron nur unu-du tagojn antauxe--li kunportis tion sendube surpersone en la momento de sia malapero. La mistera evento instigis grandan spekulativadon cxepregxeje la sekvintan dimancxon. Aroj da spektantoj kaj klacxemuloj kunigxis en la pregxeja antauxkorto, cxe la ponto kaj tie kie trovigxis la cxapelo kaj la kukurbo. Rememorigxis la rakontoj de Brauxvero kaj Bromo Ostaro kaj tuta repertuaro da ceteraj samspecaj raportajxoj. Kiam la diskutpartoprenantoj konsideris cxiujn tiujn kaj komparis ilin kun la simptomoj de la koncerna kazo, ili sxancelis la kapon kaj finkonkludis ke Ikabodon la Galopanta Heso fortransportis. Pro tio ke li estis frauxlo kaj sxuldis monon al neniu, neniu pasigis pluan tempon maltrankviligxante pri li. Oni translokigis la lernejon al alia najbarejo kie alia pedagogo lin anstatauxis. Vere estas ke maljuna kultivisto vizitinta Nov-Jorkon plurajn jarojn poste kaj dissciigintan la nunan raporton pri la fantoma aventuro, aldone informis ke Ikabodo Gruo dauxre vivas; ke li forlasis la najbarejon duone pro timo pri la koboldo kaj Johano Van-Ripero, duone pro embaraso pri sia forsendigxo cxemane de la heredontino; ke li translokigxis al fora regiono de la lando; ke li tie instruis kaj samtempe fakigxis pri juro, advokatigxis, politikistigxis, kandidatigxis, jxurnalistigxis kaj jugxistigxis en malalttribunalo. Bromo Ostaro, kiu baldaux post la malapero de sia rivalo edzigxis triumfe kun la florigxanta Katrino, cxiam elmontris cxioscian mienon kiam ajn oni rakontis la aventuron de Ikabodo kaj cxiam ekridegis plenpulme kiam menciigxis la kukurbo, pro kio kelkaj homoj suspektis ke li scias pli longe pri la afero ol li bonvolas raporti. La multagxaj kamparaj edzinoj, tamen, la plej bonaj jugxantoj pri tiuj aferoj, asertas ecx gxis hodiaux mem ke Ikabodo forsxteligxis pere de supernaturaj rimedoj, cxio kio estas unu el la plej sxatataj historietoj ofte rakontataj en la najbarejo cxirkaux vintraj vesperfajroj. La ponto farigxis pli ol iam fokuspunkto de supersticxa miro kaj povas esti ke jen la kialo pro kiu dum lastatempaj jaroj oni sxangxis la itineron de la vojo, rezulte de kio gxi nun aliras la pregxejon lauxpasante la bordon de la muellageto. Forlasite, la lernejo baldaux malkomponigxis kaj gxin ekhantis, lauxraporte, la fantomo de la malbonsxanca pedagogo. Plugkna
PREV.   NEXT  
|<   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Ikabodo

 

Ostaro

 

kukurbo

 

malapero

 

baldaux

 

pedagogo

 
najbarejo
 

rakontis

 

plenpulme

 

bonvolas


suspektis
 

ekridegis

 

menciigxis

 

kelkaj

 

aventuron

 

triumfe

 

samtempe

 

instruis

 
fakigxis
 

advokatigxis


regiono

 
cxemane
 

forsendigxo

 

heredontino

 

translokigxis

 
politikistigxis
 

kandidatigxis

 
florigxanta
 

raporti

 

Katrino


elmontris

 

cxioscian

 

edzigxis

 

rivalo

 

jxurnalistigxis

 

jugxistigxis

 

malalttribunalo

 
mienon
 

asertas

 

sxangxis


itineron
 
rezulte
 

lastatempaj

 
aliras
 
ekhantis
 
lauxraporte
 

fantomo

 

Plugkna

 

malbonsxanca

 

malkomponigxis