FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
abodo eliris sxtelpasxe kun la aspekto de kokineja rabisto, ne tiu de virinkora konkerinto. Rigardante nek dekstren nek maldekstren por cxirkauxkontroli la panoramon de kampara ricxeco pri kiu antauxe li tiel ofte avargxojacxis, li iris rekte al la stablo kaj, per pluraj energiaj man- kaj piedbatoj, vekis sian rajdbeston ege malgxentile el la komfortejo kie tiu gxuis profundan dormadon, songxante pri amasegoj da maizo kaj aveno kaj vastaj valoj plenaj je fleo kaj trifolio. Estis la nokta sorcxhoro kiam Ikabodo, malgxojkore kaj senkuragxe, lauxiris sian gxishejman vojon, laux la deklivoj de la altaj montetoj elstarantaj super Lanto-Vilagxo kaj kiujn antauxe en la posttagmezo li trairis tiom gxoje. La horo estis same morna kiel li mem. Malproksime sub li Tapan-Lago etendis sian malhelan kaj malklaran akvodezerton, elmontrante diversloke altan maston de slupo sidanta trankvile ankrite kontrauxtere. En la nepra noktomeza silento li auxdis la bojadon de gardhundo patrolanta sur la kontrauxa bordo de Hudsono-Rivero. Sed tio estis tiel svaga kaj mallauxta ke gxi prikonsciigis cxe li nur la malproksimecon de tiu lojala kuniranto de la homaro. Cetere, foje kaj refoje, la longdauxra kokerikado de iu virkoko, hazarde vekita, ehxadis fore, forege, el kultivista domo situanta intermontete, sed la bruo atingis liajn orelojn kiel songxsono. Neniaj vivosignoj sentigxis proksime al li, krom malofta grilcxirpo aux eble guturala ekvibro de virrano kiu, logxante en najbara marcxo, dormis malkomforte kaj ekturnigxis surlite. Cxiuj fantomo- kaj koboldorakontoj auxditaj de li dum la posttagmezo nun kunamasigxis en lia memoro. La nokto pli kaj pli malheligxis. La steloj sxajnis sinki pli profunde en la cxielo kaj pelantaj nuboj ilin malaperigis de tempo al tempo el lia vidkampo. Neniam li sin sentis tiel soleca kaj sengxoja. Li alproksimigxis krome la lokon mem kie la eventoj de multaj el la fantomrakontoj surscenejigxis. Meze de la vojo elstaris grandega tuliparbo kiu superaltis kiel giganto la ceterajn arbojn de la najbarejo, konsistigante specon de orientilo. Gxiaj brancxoj, torditaj kaj fantaziaj, estis tiel dikaj kiel la trunkoj de ordinaraj arboj, klinigxante preskaux gxistere antaux ol relevigxi en la aeron. Gxi jam rolis en la tragika raporto pri la malbonsxanca Andreo militkaptita tre proksime, pro kio gxi universale kromnomigxis "la arbo de Majoro Andreo". La popolamaso konsideris gxin kun miksajxo da respekto kaj supersticxo
PREV.   NEXT  
|<   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

proksime

 

antauxe

 

Andreo

 

posttagmezo

 

auxditaj

 

malaperigis

 
surlite
 

koboldorakontoj

 

fantomo

 

steloj


ekturnigxis
 

sxajnis

 

cxielo

 

pelantaj

 

malheligxis

 

memoro

 

profunde

 

kunamasigxis

 
guturala
 

intermontete


atingis

 
orelojn
 

situanta

 

ehxadis

 

vekita

 
forege
 

kultivista

 
songxsono
 

Neniaj

 

virrano


ekvibro

 

logxante

 

najbara

 

dormis

 

marcxo

 

sentigxis

 

vivosignoj

 
malofta
 

grilcxirpo

 

malkomforte


relevigxi
 
tragika
 

antaux

 
ordinaraj
 
trunkoj
 
klinigxante
 

gxistere

 

preskaux

 

raporto

 

malbonsxanca