FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
>>  
blan grimpoplanton kiun oni ofte utiligas kiel irbastonon; cedema, tamen malmola, kvankam li klinigxis, neniam li rompigxis; kaj kvankam li kurbigxis sub la plej malforta premo, ekde kiam gxi forlevigxis, sammomente li ekvertikaligxis kaj ree portis la kapon tiel alte kiel iam ajn antauxe. Eniri la batalarenon malkasxe kontraux la rivalo estintus ega malsagxeco, cxar Bromo, same kiel tiu fajra amanto Ahxilo, ne estis viro malhelpota pri siaj amentreprenoj. Tial Ikabodo efektivigis siajn manovrojn en trankvila kaj milde kamuflita maniero. Sub la sxirmo de sia funkcio kiel kantomajstro, li vizitis la biendomon ofte. Certe, li devis timi nenian sintrudan intervenon flanke de la gepatroj, kiuj tiel ofte estigxas obstakloj sur la vojo de amantoj. Balto Van-Taselo estis facila dorlotema persono. Li amis sian filinon pli kare ol sian pipon kaj, kiel bonsenca viro kaj bonkora patro, permesis ke sxi kondutu lauxvole en cxiu agadkampo. Aldone lia rimarkinda edzineto cxiam suficxe okupigxis prizorgante sian domon kaj siajn kortobirdojn. Laux sxia sagxa deklaro, anasoj kaj anseroj estas stultaj estajxoj kiujn oni devas zorge priatenti; knabinoj tamen kapablas sin prizorgi proprapersone. Tial dum la aktiva dommastrino okupigxis tra la tuta domo, aux utiligis la sxpinradon cxe unu ekstremajxo de la verando, la honesta Balto sidis cxe la kontrauxa ekstremajxo, fumante sian pipon, spektadante la sukcesojn de la ligna soldato kiu, armite cxiumane de glavo, batalis kuragxe la venton sur la bestodoma tegmento. Samtempe, Ikabodo amindumis la filinon apud la rojo sub la granda ulmo, aux cxirkauxpromenigis sxin en la krepuska lumo, tiu horo tiel helpa al la elokventeco de amantoj. Mi ne pretendas scii kiel oni amindumas kaj venkas virinajn korojn. Miaopinie ili estas ekde cxiam studobjektoj de enigmo kaj admiro. Kelkaj havas sxajne ununuran atakeblan flankon aux atingopordon. Aliaj havas mil alvenvojojn kaj kapteblas en mil malsamaj manieroj. Gajni la unuajn estas granda triumfo de lerteco. Estas ankoraux pli granda pruvo de generaleco gajni kaj dauxre reteni la lastajn, cxar viro devas protekti la fortreson batalkoste cxe cxiu pordo kaj cxiu fenestro. Tiu kiu gajnas mil ordinarajn korojn rajtas tial iom famigxi. Tiu tamen kiu gajnas kaj ade regas senrivale la koron de koketulino estas auxtenta heroo. Tia ne estis, certe, la kazo de la imponega Bromo Ostaro kaj ekde tiam kiam Ikabodo Gruo komencis efektivigi iomajn progresojn la av
PREV.   NEXT  
|<   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37  
>>  



Top keywords:

Ikabodo

 

granda

 

gajnas

 

filinon

 

okupigxis

 

amantoj

 

korojn

 

kvankam

 

ekstremajxo

 

cxirkauxpromenigis


pretendas

 

amindumas

 

elokventeco

 

krepuska

 

kuragxe

 

honesta

 

kontrauxa

 

fumante

 
spektadante
 

verando


utiligis

 
sxpinradon
 

sukcesojn

 

tegmento

 

bestodoma

 

Samtempe

 

amindumis

 

venton

 

venkas

 
armite

soldato
 

cxiumane

 

batalis

 

famigxi

 
senrivale
 
rajtas
 
batalkoste
 

fortreson

 
fenestro
 

ordinarajn


koketulino

 

auxtenta

 

komencis

 

efektivigi

 

iomajn

 

progresojn

 

Ostaro

 

imponega

 

protekti

 

lastajn