FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
filpulvo sursaltis la ponton. Gxi kuregis tondrobrue trans la ehxantajn tabulojn, atingis la kontrauxan bordon. Nun Ikabodo rigardis malantauxen kontrolante cxu lia postsekvanto malaperos, lauxtradicie, en ekbrilo de fajro kaj sulfuro. En tiu momento mem li vidis la koboldon elstarigxi en siaj piedingoj entreprenante antauxenlancxi sian kapon kontraux la lernejestron. Ikabodo strebegis eviti la hororan misilon sed li tro malfruis. Gxi trafis lian kranion kun grandega kolizio kaj faligis lin kapon antauxen en la polvon. Pafilpulvo, la nigra cxevalo kaj la koboldrajdanto lin preterpasis, cxiuj tri, tornadrapide. La sekvintan matenon la maljuna cxevalacxo trovigxis sensele antaux la barilpordo de sia mastro. Dum gxia brido kusxis subpiede gxi solene macxadis tiean herbon. Ikabodo ne aperis matenmangxhore. Tagmezhore li ne aperis. La knaboj kunvenis cxe la lernejo kaj vagpromenadis lauxborde de la rojo. Nenia lernejestro. Johano Van-Ripero komencis iom maltrankviligxi pri la sorto de la kompatinda Ikabodo kaj sia selo. Enketo ekestigxis kaj post zorga esplorado oni trovis spurojn de li. En unu parto de la vojo iranta al la pregxejo oni trovis la selon tretitan en la teron. La spuroj de cxevalhufoj, profunde enfiksite en la vojo kaj versxajne kun furora rapideco, kondukis al la ponto preter kiu, sur la bordo de largxa parto de la rivereto kie la akvo fluis pli profunde kaj pli nigrakolore, trovigxis la cxapelo de la malbonsxanca Ikabodo kaj proksime al gxi frakasita kukurbo. Oni prisercxis la rojon, sen malkovri tamen la kadavron de la lernejestro. Johano Van-Ripero, kiel ekzekucianto pri lia heredajxo, kontrolis la pakon enhavantan liajn cxiujn surterajn posedajxojn. Tiuj konsistis el du cxemizoj kaj duono; du kolskarpoj; unu-du paroj da glatlanaj sxtrumpoj; malnova gxisgenua korduroja pantalono; rusta razilo; libro da psalmhimnoj kun multaj kornitaj pagxoj; kaj rompita diapazono. Pri la libroj kaj mebloj de la lernejo, ili apartenis cxiuj al la komunumo krom _Historio de Sorcxarto_, verkita de Kotono Matero; _Nov-Anglia Almanako_; cetera libro pri songxoj kaj sortdivenado kaj, en tiulasta, malmultkosta paperfolio surportanta skribacxajxojn kaj inkmakulojn faritajn okaze de sensukcesaj klopodoj kopii poemojn honorantajn la heredontinon de Van-Taselo. Tiujn magi- kaj poezilibrojn tuj bruligis Johano Van-Ripero kiu decidigxis de tiam antauxen ne plu edukigi siajn gefilojn cxelerneje, opiniante ke laux lia scio, la l
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

Ikabodo

 

Ripero

 

Johano

 

trovigxis

 

antauxen

 

aperis

 
trovis
 

profunde

 

lernejo

 

lernejestro


cxemizoj
 

ponton

 

kolskarpoj

 

konsistis

 

cxiujn

 

surterajn

 

posedajxojn

 

sursaltis

 
glatlanaj
 

filpulvo


razilo

 
psalmhimnoj
 

multaj

 

kornitaj

 

pantalono

 
sxtrumpoj
 

malnova

 
gxisgenua
 

korduroja

 

enhavantan


cxapelo

 

nigrakolore

 

malbonsxanca

 

proksime

 

frakasita

 

largxa

 

rivereto

 
kukurbo
 

ekzekucianto

 

heredajxo


kontrolis
 
kadavron
 

prisercxis

 
malkovri
 
pagxoj
 
diapazono
 

Taselo

 

poezilibrojn

 

heredontinon

 

honorantajn