FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   >>  
arbitraciis en cxiuj disputoj, metante sian cxapelon oblikvangule kaj anoncante siajn decidojn en maniero kaj kun vocxtono permesantaj nenian kontrauxstaron, nenian apelacion. Li pretis cxiam batali aux kaprioli, sed lia karaktero estis pli petola ol malbonvola. Malgraux sia gxenerala krudeco, li posedis cxebaze forton emon al sxerca bonhumuro. Li havis tri-kvar bonajn kunulojn kiuj kondutis laux lia modelo kaj estrante kiujn li cxirkauxvizitis la regionon, partoprenante en cxiuj kvereloj aux distrigxoj okazantaj en radiuso de multaj mejloj. Kiam la vetero estis malvarma lin eminentigis peltcxapo surmuntita de pavanta vulpovosto. Kiam cxeestantoj de kamparaj kunvenoj vidis tiun bone konatan kreton vagflirtadi malproksimdistance inter aro da agresemaj rajdantoj, senmanke ili atendis disputsxtormon. Foje lia brigado auxdigxis preterhastegante la regionajn biendomojn je noktomezo, vokante kaj kriegante, kvazaux Don-Rivervalo-Kozakaro. Tiaokaze la maljunaj sinjorinoj, vekite el profunda dormado, auxskultis momenton gxis la forpaso de la hastajxo-rapidajxo kaj tiam deklaris: "Ho! Jen forpasis Bromo Ostaro kaj lia kunularo!" La najbaroj lin konsideris kun miksajxo da miro, admiro kaj bonvolo kaj kiam okazis en la komunumo iu ajn fantazia sxercajxo aux rustika kverelo ili sxancelis la kapon, hipotezante ke gxin kauxzis Bromo Ostaro. Ekde jam kelke da tempo tiu sendisciplina heroo elektis la florigxantan Katrinon kiel celobjekton de siaj krudaj galantajxoj kaj, kvankam lia amindumado iom pripensigis karesojn kaj ammanovrojn de urso, lauxoniflustre la knabino ne nepre emfaze malkuragxigis liajn esperojn. Verfakte estas ke lia amkampanjo efektivigis auxtomate la retirigxon de rivalaj kandidatoj sentantaj nenian deziron kontrauxbatali amoreman leonon. Rezulte, kiam la cxevalo de Bromo vidigxis starante dimancxvespere antaux la domo de Van-Taselo, sxnurligite al la tiea barilo, preterpasantoj certis ke la mastro de la besto sidas en la doma enajxo, amindumante aux "amscintilante", kiel kromnomigxis tia entrepreno, kaj cxiuj ceteraj kandidatoj preterpasis senespere la lokon, preferante militi sur ceteraj batalkampoj. Tia estis la imponega rivalo kun kiu Ikabodo Gruo devis lukti kaj, cxion konsiderante, pli forta viro ol li retirigxintus el la konkurso dum malesperintus pli sagxa viro. Li disponis en sia karaktero tamen pri miksajxo da fleksebleco kaj persistado. Forme kaj spirite li iom similis "saltojocxjon", tiun flekse
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   >>  



Top keywords:

nenian

 

karaktero

 

ceteraj

 

miksajxo

 

Ostaro

 

kandidatoj

 

lauxoniflustre

 

knabino

 

malkuragxigis

 

emfaze


rivalaj

 

retirigxon

 

sentantaj

 

deziron

 

kontrauxbatali

 

auxtomate

 

efektivigis

 

esperojn

 
Verfakte
 

ammanovrojn


amkampanjo

 
florigxantan
 

hipotezante

 

kauxzis

 

sxancelis

 

fantazia

 

sxercajxo

 

rustika

 

kverelo

 
galantajxoj

krudaj
 

kvankam

 

amindumado

 

pripensigis

 
celobjekton
 
sendisciplina
 
elektis
 

Katrinon

 
karesojn
 

Taselo


konsiderante

 

Ikabodo

 

batalkampoj

 

imponega

 

rivalo

 

retirigxintus

 

konkurso

 

persistado

 

spirite

 

similis