FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
boj, lantante sur la gxishejma vojo en trankvila somervespero, ofte kredas auxdi la vocxon de Ikabodo, cxantantan en fora distanco malgajan psalmomelodion inter la pacaj solecejoj de Dorm-Valeto. POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO La antauxa rakonto raportigxas en preskaux la sammemaj vortoj en kiuj mi auxdis gxin raportitan cxe korporacia kunveno de la multagxa urbo Manhatuso, kunveno kiun cxeestis multaj el la plej sagxaj kaj plej estimataj burgxoj de la urbo. La rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malgxoje komikan vizagxon. Mi forte suspektis lin esti malricxa cxar li tiel kuragxe klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis multe da ridado kaj aprobado, precipe cxe du-tri deputitaj magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la rakontotempo. Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, antauxenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaux kontrolante la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega kauxzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco de la aliaj cxeestantoj finestigxis kaj reestigxis silento, li apogis unu brakon sur la brakon de sia segxo kaj, arkiginte la alian, demandis, kun ege sagxaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio estas la moralajxo de la rakonto kaj kion gxi pruvas? La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran refresxajxon, pauxzis momenton, rigardis sian demandinton kun mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre malrapide gxistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laux la plej forta logiko, la jenon: "Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantagxojn kaj plezurojn kondicxe ke ni konsideru sxercon nur kiel sxercon." "Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraux koboldoj, tiu povas sendube sperti malfacilan rajdadon." "Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al Nederlanda heredontino, certe tio estas sekura pasxo en la direkto al altnivela estimo en la lando." La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli strecxe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de la silogismo; dume, sxajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizagxacxo. Tempofine la s
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

rakonto

 

kunveno

 

glason

 

maljuna

 

rakontinto

 

sxercon

 
sagxaj
 

vestita

 

sinjoro

 

brakon


cxeestantoj
 

reestigxis

 

malsuprenigis

 

gajeco

 

finestigxis

 

respekto

 

senfina

 

gxistable

 
subtenas
 

justeco


deklaris

 
bonsenco
 

malrapide

 

apogis

 

brovkunpremo

 
kapmovo
 

demandis

 
lipenlevadis
 

moralajxo

 

arkiginte


rigardis

 

pruvas

 

silento

 

momenton

 

pauxzis

 

postlaboran

 

refresxajxon

 
demandinton
 

kunpremis

 

singarda


brovojn
 
dekoble
 

strecxe

 
estimo
 
sekura
 
altnivela
 

direkto

 

klarigo

 

fiksrigardis

 

triumfa