FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
e la tuta mondo. Malgranda rojo trafluetas gxin, murmurante nur suficxakvante por lulripozigi preterpasanton. Malofta koturnfajfo aux pegklako estas preskaux la sola sono kiu iam interrompas la konstantan trankvilon. Mi tion memoras, ke kiam mi estis junulo, mia unua provo pri sciurcxasado okazis en bosko de altaj juglandarboj kiu ombras unu flankon de la valo. Mi vageniris gxin je tagmezo kiam la tuta naturo precipe silentis kaj min ektimigis la bruego de mia propra pafilo kiam gxi rompis la cxirkauxantan sabatan trankvilon kaj gxin dauxrigis kaj resonigis ties koleraj ehxadoj. Se iam mi dezirus ripozejon kie povi retirigxi, forlasinte la mondon kaj ties distrajxojn, kaj pasigi revante la etan restajxon de maltrankvila vivo, mi konas nenian ejon pli tauxgan ol tiu valeto. Pro la senmova trankvilo de la loko kaj la kurioza karaktero de ties logxantoj, kiuj estas posteuloj de la originaj Nederlandaj koloniintoj, tiu protektata valeto de longa tempo nomigxas DORM-VALETO kaj ties rustikajn logxantojn oni kromnomas DORM-VALETANOJ tra la tuta najbara regiono. Dormiga aux reviga influo sxajnas superpendi la valeton kaj penetri la etoson mem. Iuj diras ke sorcxis la lokon grava Germana kuracisto dum la fruaj tagoj de la kolonio. Aliaj diras ke maljuna Indiana tribestro, sxamano aux magiisto de sia gento, okazigis indigxenajn ritojn tie antaux ol malkovris la landon Mastro Hendriko Hudsono. Certe estas ke la loko dauxre agas subrege de iu magia potenco kiu trudas sorcxon al la mensoj de la tieaj bonhomoj, promenigante ilin en seninterrompa songxado. Ili estas adeptoj pri cxiuj specoj de mirigaj kredoj, emas sperti trancojn kaj viziojn, ofte vidas strangajn eventojn, auxdas muzikon kaj vocxojn en la aero. La tuta regiono abundegas je lokaj rakontoj, hantitaj pejzagxoj kaj krepuskaj supersticxoj. Steloj falas kaj meteoroj brilegas pli ofte super tiu valeto ol en aliaj partoj de la lando, kaj Inkubo, kun tuta armeo da Inkubidoj, gxin utiligas kiel plej sxatatan ludejon. La rega fantomo kiu hantas tiun sorcxitan regionon tamen kaj sxajnas estri cxiujn aerajn potenculojn, estas senkapa rajdanto. Kelkaj regionanoj raportas ke gxi estas la fantomo de Hesa soldato kies kapon forportis kanonkuglo okaze de sennoma batalo de Sendependeco-Milito kaj kiun kamparanoj ekvidas de tempo al tempo antauxenhastantan en la nokta malhelo kvazaux sur ventoflugiloj. La hantejoj de la fantomo situas ne nur en la valeto sed foje ampleksas a
PREV.   NEXT  
|<   2   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26  
27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

valeto

 

fantomo

 

sxajnas

 

trankvilon

 

regiono

 

kredoj

 
trancojn
 

mirigaj

 

sperti

 

eventojn


abundegas
 

rakontoj

 

hantitaj

 

vocxojn

 

muzikon

 

strangajn

 

specoj

 

auxdas

 
viziojn
 

bonhomoj


Hendriko

 
Mastro
 

Hudsono

 

dauxre

 

landon

 
malkovris
 

okazigis

 
indigxenajn
 

ritojn

 

antaux


subrege

 

promenigante

 

seninterrompa

 

songxado

 

adeptoj

 

pejzagxoj

 

potenco

 
trudas
 

sorcxon

 

mensoj


kanonkuglo
 
sennoma
 

batalo

 
Milito
 
Sendependeco
 
forportis
 

regionanoj

 

Kelkaj

 

raportas

 

soldato