FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   >>  
preterfluantan plorete la lernejon kaj tralegi tie la terurajn rakontojn de Multagxulo Matero gxis kiam la kreskanta malhelo nebuligis la presitan pagxon antaux lia rigardo. Tiam, dum li antauxenvagis apud marcxo, rivereto kaj timiga arbaro, celante atingi la biendomon kie li provizore gastis, sxancelis lian ekcititan imagon cxiu sono de la naturo okazanta je tiu sorcxhoro: la gxemo de la kaprimulgo fontanta el la montetdeklivo; la minaca kriego de la arbobufo anoncanta eventualan sxtormon; la malfelicxiga ululo de la kricxstrigo; aux la subita susurado de birdoj ektimintaj en sia arbusta ripozejo. Ecx la lampiroj, kiuj lumigxis la plej brile en la plej malhelaj lokoj, surprizegis lin de tempo al tempo kiam unu transflugis kun malkutima helego lian irvojon. Kaj se, hazarde, giganta stulta koleoptero fusxflugis kontraux lin, la kompatinda estulo pretis adiauxi sian animon, opiniante ke lin trafis sorcxistina magiajxo. Lia sola rimedo en tiaj momentoj, cxu por nuligi cxiun pensagadon, cxu por forpeli malbonajn spiritojn, estis ekkanti pregxejajn himnojn. Kaj la bonvolaj logxantoj de Dorm-Valeto, sidante vespere antaux siaj cxefpordoj, ofte miregis ekauxdante lian nazalan melodion "en kunligita dolcxeco longe dauxrigata" sxvebantan super fora monteto aux laux krepuska vojo. Cetera fonto de timiga plezuro estis pasigi longajn vintrajn vesperojn kun la maljunaj Nederlandaj edzinoj dum tiuj sidis sxpinante apudfajre kaj vico da pomoj rostigxis sxprucsiblante lauxkamene. Tie li auxskultis iliajn mirindajn rakontojn pri fantomoj kaj koboldoj kaj hantitaj kampoj kaj hantitaj riveretoj kaj hantitaj pontoj kaj hantitaj cxevaloj kaj precipe pri la senkapa rajdanto aux Galopanta Heso de la Valeto kiel oni foje lin nomadis. Li gxojigis ilin reciproke per siaj anekdotoj pri sorcxarto kaj pri la teruraj auxguroj kaj minacaj sonoj kaj vidajxoj okazintaj en la aero de pasintepoka Konektikuto. Li timigis ilin veege kun antauxanoncoj pri kometoj kaj falsteloj kaj la maltrankviliga informo ke la terglobo nepre rotacias, rezulte de kio ili staras duonon de cxiu tago kaposubpiede. Tamen se tio cxio alportis plezuron al li dum li komfortigxis kompaktakorpe en la kamenangulo de iu cxambro rugxbrilanta pro sia krepitanta lignofajro kaj kie, kompreneble, nenia fantomo kuragxis sin vidigi, tiun plezuron li devis postkompensi per la teruroj de sia hejmendirekta revenvojo. Kiel timigaj formoj kaj ombroj obstrukcis lian antauxenirejon en
PREV.   NEXT  
|<   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31  
32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

hantitaj

 

timiga

 

rakontojn

 

plezuron

 

antaux

 

Valeto

 
pontoj
 

sxvebantan

 

riveretoj

 

koboldoj


cxevaloj
 

kampoj

 

precipe

 

rajdanto

 

nomadis

 

Galopanta

 

fantomoj

 

senkapa

 
sxprucsiblante
 

vesperojn


vintrajn

 
maljunaj
 

edzinoj

 

Nederlandaj

 

longajn

 
pasigi
 

krepuska

 
Cetera
 

plezuro

 

lauxkamene


auxskultis

 

iliajn

 

mirindajn

 

rostigxis

 

apudfajre

 

sxpinante

 

monteto

 
krepitanta
 

lignofajro

 

kompreneble


fantomo
 
rugxbrilanta
 

cxambro

 
alportis
 
komfortigxis
 
kompaktakorpe
 

kamenangulo

 

kuragxis

 

timigaj

 

formoj