FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
mis trudante duoblan punon al iu malgranda, malbonkonduta, malbonsenca, largxbaska, Nederlanda bubo kiu subverge pauxtis kaj pufigxis kaj obstinigxis kaj malafabligxis. Cxion tion li nomis "plenumi sian devon al la gepatroj" kaj neniam li estigis punon sen postaldoni la promeson tiel konsolan al la dolorigxanta bubo, ke "li memoros gxin kaj dankos lin pro gxi gxis en la plej longa tago de sia vivo". Kiam finigxis la lerntago li ecx kunuligxis kaj kunludantigxis kun la plej grandaj knaboj kaj en festotagaj posttagmezoj hejmenrevenigis konvoje kelkajn el la pli malgrandaj havantaj hazarde belajn fratinojn aux dommastrinajn patrinojn admiratajn pro ilia altkvalita kuirarto. Efektive, endis al li ade bonrilatigxi kun la lernantoj. Tiom malmultkvantis la salajro kiun la lernejo pagis al li ke gxi apenaux suficxintus lin provizi per cxiutaga pano cxar li estis avidega mangxanto kaj, kvankam maldika, disponis la sveligxkapablon de anakondo. Felicxe, laux la kampara kutimo de tiu regiono, la gepatroj de liaj lernantoj lin parte vivtenis, gastigante lin cxe siaj farmbienoj. Cxe tiuj li logxis sinsekve laux posemajna vicoritmo. Tial li cxirkauxvizitis la tutan komunumon, kunportante cxiujn surterajn posedajxojn en katuna naztukego. Por ke cxio tio ne supersxargxu la subtenkapablon de liaj kungastigantoj kamparaj kiuj emis konsideri lernejajn kostojn kiel dolorigan gxenon kaj lernejestrojn kiel simplajn parazitojn, li disponis pri diversaj rimedoj sin fari utila kaj afabla. Foje li helpis la kultivistojn pri iliaj pli facilaj bientaskoj: rikoltante fojnon, riparante barilojn, trinkigante cxevalojn, hejmenrevenigante bovojn elpasxteje, trancxante lignon por vintraj fajroj. Aldone li flankenlasis entute la regantan dignon kaj nepran potencon pere de kiuj li sinjorigxis en sia lerneja imperieto kaj mirige mildigxis kaj humiligxis. Li sin favorigis cxe la patrinoj dorlotante la infanojn, precipe la plej junajn, kaj, kvazaux Biblia leono kusxanta pace apud sxafido, dum longa horsinsekvo kutimis sidi kun infano sur genuo, samtempe sxancelante lulilon per la alia piedo. Krom siaj ceteraj okupoj, li rolis kiel kantomajstro de la komunumo kaj gajnis multajn brilajn sxilingojn instruante la junulojn pri psalmokantado. Ege fierigis lin starigxi dimancxmatene antaux la pregxeja adorantaro kun hxoro da elektitaj kantantoj kaj tie, siaopinie, venki la influkonkurson kontraux la pastoro. Certe estas ke lia vocxo supersonis tiujn de la
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

gepatroj

 

disponis

 

lernantoj

 

sinjorigxis

 

humiligxis

 

elpasxteje

 
lerneja
 

bovojn

 

mirige

 

trancxante


mildigxis
 

imperieto

 

potencon

 

regantan

 

fajroj

 

Aldone

 

flankenlasis

 

hejmenrevenigante

 
vintraj
 

dignon


entute

 
lignon
 

nepran

 

fojnon

 

simplajn

 
lernejestrojn
 

parazitojn

 
diversaj
 

rimedoj

 

gxenon


dolorigan

 

kamparaj

 

konsideri

 

lernejajn

 

kostojn

 

rikoltante

 

riparante

 
barilojn
 

trinkigante

 

bientaskoj


facilaj
 
afabla
 

helpis

 
kultivistojn
 
cxevalojn
 
dimancxmatene
 

starigxi

 

antaux

 

pregxeja

 

adorantaro