FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  
aporo. Mankas al mi spiro kaj tempo por pridiskuti tiun bankedon laux gxiaj meritoj kaj mi ege avidas repreni la evolufadenon de mia rakontado. Felicxe, Ikabodo Gruo ne tiom hastis kiel sia historiisto kaj li dece traktis cxiun bongustajxon. Li estis bonvola kaj dankema persono kies koro sxvelis samritme kiel lia korpo kontentigxis kaj kies spirito vigligxis post bona mangxado samritme kiel la spiritoj de aliaj viroj post multa drinkado. Krome, mangxante, li ne povis malkonsenti cxirkauxpasigi sian rigardon kaj subridi pri la eblo povi ekestri iun tagon tiun tutan scenon de preskaux neimageblaj lukso kaj ricxeco. Tiam li pensis kiel rapide li sin forturnos disde la malnova lerndomo, klakigos la fingrojn antaux la vizagxo de Johano Van-Ripero kaj cxiu cetera avara patrono, kaj eksterdomigos piedbate cxiun vagabondan pedagogon kuragxintan lin nomi kamarado. Multagxulo Baltuso Van-Taselo cxirkauxvagadis inter siaj gastoj kun la vizagxo dilatita pro kontentigxo kaj bonhumoro, same ronda kaj gaja kiel rikoltsezona luno. Liaj gastamaj atentajxoj estis mallongdauxraj sed signifoplenaj, konsistante el manpremoj, sxultrobatetoj, lauxtaj ekridoj kaj urgxaj invitoj: "Ekmangxu! Vin provizu!" Kaj nun la sono de la muziko eliranta la komuncxambron aux halon alvokis cxiujn al la balo. La muzikanto estis maljuna grizhara Negro kiu jam de pli ol duonjarcento rolis kiel migra orkestro de la regiono. Lia muzikilo estis preskaux tiel malnova kaj eluzita kiel li mem. La plej grandan parton de la tempo li surskrapis du-tri kordojn, akompanante cxiun arcxmovon kun samtempa kapmovo, antauxenklinigxante preskaux gxistere kaj piedbatante cxiun fojon kiam alvenis danci nova paro. Ikabodo fieris tiom pri sia danckapablo kiel pri siaj kantotalentoj. Nenia korpomembro, nenia karnofibro senokupis cxe li. Vidinte lian malkompakte muntitan korpoframon en plena movigxado, klakade rondirantan en la cxambro, vi supozintus ke Sankta Vito mem, tiu benita patrono pri dancado, surscenejigxas proprapersone antaux vi. Li estis admirata de cxiuj Negroj de la bieno kaj la cxirkauxanta komunumo kiuj, kunigxinte, cxiuagxaj, cxiudimensiaj, konsistigis piramidajxojn da brilaj Nigraj vizagxoj, starante amase cxe cxiu pordo kaj fenestro, spektadante kun ravo la scenon, rulante siajn blankajn okulglobojn, elmontrante de orelo al orelo largxe ridetantajn vicojn da eburkoloraj dentoj. Kiel la buboskurgxanto povus konduti alie ol vigle kaj gxoje? La mastrin
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   >>  



Top keywords:

preskaux

 

samritme

 

malnova

 

patrono

 

vizagxo

 

antaux

 
scenon
 

Ikabodo

 

antauxenklinigxante

 

gxistere


piedbatante
 

kapmovo

 

samtempa

 

arcxmovon

 

kordojn

 

akompanante

 

kantotalentoj

 

konduti

 
korpomembro
 

danckapablo


alvenis

 
fieris
 

grandan

 

grizhara

 

maljuna

 
muzikanto
 

alvokis

 
cxiujn
 

mastrin

 

duonjarcento


eluzita

 

parton

 

muzikilo

 

orkestro

 

regiono

 

surskrapis

 

senokupis

 
kunigxinte
 

cxiuagxaj

 

cxiudimensiaj


konsistigis
 
komunumo
 

cxirkauxanta

 
admirata
 
proprapersone
 
Negroj
 

piramidajxojn

 

elmontrante

 

fenestro

 

blankajn