FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  
SG[*A]RD Jes, tion mi auxdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia liberulo -- MONSEN Lundestad? Cxu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi sin. Tial li ankaux akceptis la parlamentan segxon herede post sia patro. Je Dio, cxio ja iras herede cxi tie. STENSG[*A]RD Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzajxo. ASLAKSEN Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon! STENSG[*A]RD Mi ja ne diras ke mi -- ASLAKSEN Jes, gxuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias. MONSEN Sed se io okazu, gxi efektive okazu baldaux. La elekto de elektistoj okazos iun el cxi tiuj tagoj. STENSG[*A]RD Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus sur vin? MONSEN Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti personajn konsiderojn. STENSG[*A]RD Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone rimarkis. MONSEN Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro -- ASLAKSEN Hm, hm; estas kasxesploruloj vagantaj. DANIEL HEJRE (el la tendo; miopa; cxirkauxrigardas kaj venas pliproksimen) Ho, cxu mi kuragxus prunte peti liberan segxon; mi volus eksidi jen, tie. MONSEN Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed cxu vi ne povas sidi cxe cxi tiu tablo? DANIEL HEJRE Jen? Cxe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! cxampana vino, mi kredas. MONSEN Jes. Vi eble kuntrinkos glason? DANIEL HEJRE Ne, dankon! Tiu cxampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, gxi --; nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur _havus_ glason. MONSEN Bastian, eniru sercxi unu. BASTIAN Ho, Aslaksen, eniru, kaj sercxu glason. (_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento) DANIEL HEJRE La sinjoroj do ne gxenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon, Aslaksen (salutas al _Stensg[*a]rd_) Fremda vizagxo. Nove veninta. Versxajne advokato Stensg[*a]rd, se mi ne eraras. MONSEN Tute gxuste. (prezentante) Advokato Stensg[*a]rd, sinjoro Daniel Hejre -- BASTIAN Kapitalisto. DANIEL HEJRE Antauxa, pli gxuste dirite. Nun mi senigxis je la tuto; kvitigxis, oni povas ja diri. Ne bankrotis! Ti
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  



Top keywords:

MONSEN

 

DANIEL

 

STENSG

 

glason

 

Stensg

 

Aslaksen

 

ASLAKSEN

 

gxuste

 

Lundestad

 

liberulo


sinjoro

 

BASTIAN

 

privataj

 

elekto

 

aferoj

 

efektive

 

advokato

 

segxon

 
herede
 

eksidi


bankrotis

 
pliproksimen
 

kredas

 

cxirkauxrigardas

 

kvitigxis

 

kuntrinkos

 

cxampana

 

prunte

 

liberan

 
kuragxus

destinitaj
 

benkoj

 

eksidas

 

Kapitalisto

 
Dankon
 
gxenas
 
sinjoroj
 

Antauxa

 
tendon
 

Silento


salutas

 

veninta

 

Versxajne

 

eraras

 

vizagxo

 

prezentante

 

Daniel

 

Advokato

 

Fremda

 

sercxu