FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  
asi la drakon, do mi faros! Sed ni devas kunteni, knaboj! MULTAJ VOCXOJ Jes! Jes! STENSG[*A]RD Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaux posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por cxia energio, por cxia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Auxskultu min! Ni starigos asocion. La monsako cxesis regi en la komunumo! LA CXAMBELANO Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --! STENSG[*A]RD Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito kaj malvenko al cxiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antauxen iros laux nia volo. LA AMASO Hura! STENSG[*A]RD Oni jxetis al mi vizagxen mokeman "brave" cxi-vespere -- LA CXAMBELANO Ne! STENSG[*A]RD Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; cxar estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do internen en la restoracion; -- en tiu cxi horo ni volas starigi nian asocion! LA AMASO Hura! Portu lin! Portu lin! (Li suprenlevigxas sur kunplektitaj brakoj.) VOCXOJ Parolu! Pli! Pli! STENSG[*A]RD Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- cxi tie en la distrikto! (Li portigxas en la tendon dum entuziasma aplauxdo.) SINJORINO RUNDHOLMEN (sekigas la okulojn) Ho, kia busxo sidas sur tiu homo! Cxu oni ne sxatus kisi lin, sinjoro Hejre? DANIEL HEJRE Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus. SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, vi! Tion mi ja kredas. DANIEL HEJRE Cxu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen? SINJORINO RUNDHOLMEN Uf, kiel acxa vi estas! (Sxi iras en la tendon; ankaux _Daniel Hejre_.) LA CXAMBELANO Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed certe konvene! LUNDESTAD (proksimigxas) Mi tre bedauxras, sinjoro cxambelano -- LA CXAMBELANO Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaux. (turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontraux tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda. FJELDBO Cxu? TORA Al la vizito vi aludas --? LA CXAMBELANO Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin priskribinta kiel ambiciulo
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  



Top keywords:

STENSG

 

CXAMBELANO

 

sinjoro

 

SINJORINO

 

RUNDHOLMEN

 

doktoro

 
Lundestad
 

DANIEL

 

asocion

 

VOCXOJ


tendon
 

posedas

 

junuloj

 

monsako

 

knaboj

 

ankaux

 

aplauxdo

 

Rundholmen

 
portigxas
 

Reaperanto


Daniel

 
entuziasma
 

sxatus

 

okulojn

 

volonte

 
kredas
 

sekigas

 
sinjorino
 

kontraux

 

diablo


estinta

 

dankojn

 

hodiaux

 

turnas

 

FJELDBO

 

priskribinta

 

ambiciulo

 
Efektive
 

vizitoj

 

vizito


aludas
 
multajn
 

nokton

 
proksimigxas
 
bedauxras
 
cxambelano
 

LUNDESTAD

 

konvene

 

terure

 

distrikto