FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  
mi cxiujn homojn? Sxajnas al mi, ke mi povus premegi cxiujn al mi, plori kaj pardonpeti por pardono, cxar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili. FJELDBO (silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Ecx ne rampulo, ecx ne verda folio laux la vojo povus mi subtreti cxi-vespere. STENSG[*A]RD Vi? FJELDBO Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi komprenas vin. STENSG[*A]RD Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la gxojo sonas foren super la herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio. FJELDBO Jes, sed diru nun, -- kio konstruigxos poste -- morgaux kaj cxiujn labortagojn? STENSG[*A]RD Konstruigxos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam songxis, -- aux eble mi tion vidis; tamen ne, mi songxis; sed tiel vive; sxajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta jugxo super la tero. Mi povis vidi gxian tutan rondon. Neniu suno estis; nur flava ventega lumo. Ventegis; blovigxis de okcidente kaj gxi kunbalais cxion; unue gxi forventis velkigxintan foliaron, poste homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batigxis dense cxirkaux ili, tiel ke aspekte ili sxvebis kvazaux sidantaj dum la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn cxapelojn en vento; sed kiam ili proksimigxis, ili estis imperiestroj kaj regxoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion ili cxiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj kaj regnaj globoj. Ho, preterblovigxis centoj kaj centoj el cxiaj specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj gxemis kaj demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondigxis: Vocxo parolis, kaj tiu sola vocxo tiel resonis, ke la ventego vekigxis! FJELDBO Kiam vi songxis tion cxi? STENSG[*A]RD Ho, iam, -- mi ne memoras; antaux pluraj jaroj. FJELDBO Okazis ribelo ie en Euxropo, kaj vi mangxis ion pezan por vespermangxo kaj legis gazetojn poste. STENSG[*A]RD La sama glacia fluo, la sama kurento laux la dorso mi sentis cxi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la vocxo -- FJELDBO Auxskultu, kara Stensg[*a]rd, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas esti la vocxo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu vocxo? Cxi tie en la voktejo? Aux, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekigxas_? Nu
PREV.   NEXT  
|<   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38  
39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   >>   >|  



Top keywords:

FJELDBO

 
STENSG
 

songxis

 

ventego

 

cxiujn

 

centoj

 
silente
 

homojn

 

vespere

 

demandis


postkuras

 

terura

 

gxemis

 
aspektis
 
respondigxis
 

urbanoj

 

proksimigxis

 

parolis

 

proksimaj

 

postkuris


provis
 

imperiestroj

 
atingi
 

neniam

 
atingis
 
specoj
 

regxoj

 

cxapelojn

 

kronoj

 
regnaj

globoj
 
preterblovigxis
 
multaj
 
pripensu
 

iomete

 

Stensg

 

voktejo

 

resono

 

frapos

 
vekigxas

gubernio

 

okazos

 

Auxskultu

 
kontentige
 

Okazis

 

ribelo

 

Euxropo

 
pluraj
 

antaux

 

resonis