FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>   >|  
SG[*A]RD Dankon; dankon! Vi do ne devas -- ASLAKSEN Ni cxiuj akompanos vin. STENSG[*A]RD Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; cxar vi ja ne akompanos? FJELDBO Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri cxambelano Bratsberg -- STENSG[*A]RD Tsx, tsx; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja, miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antauxas. MONSEN Vian brakon, Stensg[*a]rd. BASTIAN Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian! LA AMASO Kanton! Kanton! Muzikon! (Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarsxas dekstren en la fono.) FJELDBO (al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro. LUNDESTAD Nu jes. Tamen ankaux elstara estro. FJELDBO Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad? LUNDESTAD Mi? Mi iros hejmen por kusxigi min. (Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.) Kurteno DUA AKTO (Gxardeno-cxambro cxe la cxambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la mangxocxambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la gxardeno.) (_Presisto Aslaksen_ staras cxe la enirpordo. _Servistino_ estas enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.) SERVISTINO Jes, sed vi ja auxdas, ke la gastoj ankoraux sidas cxetable. Vi devas reveni poste. ASLAKSEN Ne. Cxu mi do ne povas atendi? SERVISTINO Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume. (_Sxi_ iras en la mangxocxambron. _Aslaksen_ eksidas cxe la pordo. Pauxzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.) FJELDBO Nu, bonan tagon, Aslaksen; cxu vi _tie cxi_? SERVISTINO (revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas! FJELDBO Mi vokigxis al malsanulo. SERVISTINO Kaj la cxambelano kaj la frauxlino postdemandis vin. FJELDBO Cxu ili faris? SERVISTINO Jes, la doktoro absolute envenu. Aux cxu mi eble sciigu ke -- FJELDBO Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da mangxajxo poste; nun mi dume atendas cxi tie. SERVISTINO Jes, ili certe baldaux estos finintaj. (Sxi eliras en la fono.) ASLAKSEN (iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun kukoj kaj bona vino kaj cxiaj bonajxoj? FJELDBO Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonajxoj cxi tie en la regiono. ASLAKSEN Pri tio mi ne povas samopinii. FJELDBO Hm. Sed diru, -- cxu vi iun atendas? ASLAKSEN Mi iun atendas, jes! FJELDB
PREV.   NEXT  
|<   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42  
43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>   >|  



Top keywords:

FJELDBO

 

SERVISTINO

 

ASLAKSEN

 

atendas

 

cxambelano

 

Fjeldbo

 

Aslaksen

 

Kanton

 

Lundestad

 

doktoro


Doktoro

 

postrestas

 

LUNDESTAD

 

akompanos

 

bonajxoj

 

STENSG

 

mangxocxambron

 

regiono

 
malmulte
 

Pauxzo


envenas

 
eksidas
 

atendi

 

auxdas

 

maldekstre

 

fruktobovlojn

 

enportanta

 

FJELDB

 

kelkajn

 
gastoj

ankoraux
 

samopinii

 

preferas

 

reveni

 
cxetable
 
revenas
 
mangxajxo
 

ekhavos

 
Servistino
 

sciigu


baldaux

 

gastig

 

regalon

 

preterlasi

 

finintaj

 

eliras

 

envenu

 

ricevas

 

malfrue

 

diablo