FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  
ja, homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataux la fugxantaj imperiestroj kaj regxoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras sian parlamentan mandaton. Kio farigxos do cxio? Farigxos kiel unue montrigxis en la songxo, -- filistroj en vento. STENSG[*A]RD En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren ventego frapas. FJELDBO Babilajxo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi, blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn armilojn gxuste kontraux la honesteco kaj tauxgeco inter ni -- STENSG[*A]RD Ne estas vero! FJELDBO Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis cxi tien en la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio farigxos via malsukceso. Cxambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas fidi. Cxu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes, cxar -- STENSG[*A]RD Mi toleras ecx ne vorton pli! Ecx ne solan vorton, kiu insultas miajn amikojn! FJELDBO Rigardu gxisfunde en vi mem, Stensg[*a]rd! Cxu sinjoro Mons Monsen vere estas via amiko? STENSG[*A]RD Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi -- FJELDBO Li vane malfermas sian domon por la honestuloj cxi tie. STENSG[*A]RD Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli per komplezemo kaj rekono, kiu -- FJELDBO Rekono; jes bedauxrinde, -- jen la kerna punkto. STENSG[*A]RD Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj aferoj. FJELDBO Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaux legas; li abonas la gazetojn kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la gazetoj. STENSG[*A]RD Auxskultu, Fjeldbo, nun denove elmergigxas la fecxo en vi. Cxu vi neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial cxiam supozi fiajn aux ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la kernan punkton. Cxu vi konas Ragna? FJELDBO Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio. STENSG[*A]RD Jes, sxi foje venas al la familio de la cxambelano. FJELDBO En tuta silent
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  



Top keywords:
FJELDBO
 

STENSG

 
Monsen
 

sinjoro

 
publikaj
 
ventego
 
denove
 

Storli

 

honestuloj

 

farigxos


Proprietulo

 

vorton

 

komplezemo

 

ankaux

 

siamaniere

 

abonas

 

Rekono

 

bedauxrinde

 

gazetojn

 

aferoj


rekono

 

rilate

 

talentojn

 

senpartie

 
erudita
 
oficistoj
 

Talentojn

 

komprenon

 

arogantaj

 

akceptis


punkto

 
Auxskultu
 
fidindan
 

aspekton

 

opinias

 

ridindajn

 

motivojn

 

kernan

 

punkton

 
familio

cxambelano
 
silent
 

mencio

 

supozi

 
kompreneble
 

aferojn

 

montris

 

samopiniante

 

paroladoj

 
publikajn