FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  
iun cxi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras per tiajxo. Vi forprenas de mi la spiritan levigxon -- FJELDBO Jes, sed sciu do; kiam la levigxo estas tiel malfiksa -- STENSG[*A]RD Ne faru, mi diras! Cxu vi rajtas enrompi en mian felicxon? Cxu vi eble kredas, ke mi ne estas honesta? FJELDBO Ho jes, je la cxielo, mi kredas! STENSG[*A]RD Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem? (bruo kaj kriado en la tendo) Auxskultu, auxskultu! Ili trinkas je mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en gxi _estas_ vero! (_Frauxlino Bratsberg, frauxlino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de maldekstre transpasxas la ejon mezfone.) KANDIDATO HELLE (al _frauxlino Bratsberg_) Jen vidu, frauxlino; jen staras ja gxuste advokato Stensg[*a]rd. TORA Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton; bonan nokton! HELLE kaj FRAUXLINO MONSEN Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.) TORA (pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo, sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro. STENSG[*A]RD Por mi --? TORA Bonvolu; jen gxi estas. (volas foriri) FJELDBO Cxu vi permesas ke mi akompanu? TORA Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre) STENSG[*A]RD (legas pere de paperlanterno) Jen kio? FJELDBO Sed kara, -- kion skribas la cxambelano? STENSG[*A]RD (ekridas) Tion mi do ne atendis! FJELDBO Sed diru do --? STENSG[*A]RD Cxambelano Bratsberg estas kompatinda ulo. FJELDBO Kaj tion vi kuragxas -- STENSG[*A]RD Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kasxas la leteron) Lasu tion inter ni! (La kunvenantoj elvenas de la tendo.) PROPRIETULO MONSEN Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensg[*a]rd? LA AMASO Jen li staras! Hura! LUNDESTAD La sinjoro advokato forgesis sian cxapelon. (donas gxin al li) PRESISTO ASLAKSEN Bonvolu; jen puncxo! Tuta bovlo! STENSG[*A]RD Dankon; ne pli. MONSEN Kaj la membroj eble memoras, ke morgaux ni kunvenos en Storli cxe mi por -- STENSG[*A]RD Morgaux? Ne, ja ne estus morgaux --? MONSEN Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu -- STENSG[*A]RD Ne, morgaux mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgaux aux la tagon sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaux, kaj hura por la estonteco! LA AMASO Hura! Ni akompanu lin hejmen! STEN
PREV.   NEXT  
|<   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41  
42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   >>   >|  



Top keywords:

STENSG

 

nokton

 
FJELDBO
 

Bratsberg

 
MONSEN
 

sinjoro

 
morgaux
 
frauxlino
 

akompanu

 

advokato


staras
 
maldekstre
 

Stensg

 

leteron

 

Bonvolu

 
dankon
 

kompatinda

 

eliras

 
kredas
 

kunvenestro


Sinjoro

 

elvenas

 
kunvenantoj
 

spiritan

 

PROPRIETULO

 

hejmen

 

cxapelon

 
forgesis
 
LUNDESTAD
 

malbonfaras


forprenas

 

levigxon

 

levigxo

 
Cxambelano
 
atendis
 

kuragxas

 

Kompatinda

 
kasxas
 

PRESISTO

 

postmorgaux


cirkulero

 
decidi
 

hodiaux

 
sinjoroj
 

sekvantan

 
Dankon
 

puncxo

 

ASLAKSEN

 

membroj

 

Morgaux