FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  
O Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --? ASLAKSEN Kusxas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmigxas. FJELDBO Kaj la dua plej agxa? ASLAKSEN Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por ni; -- kion diable utilas paroli pri tiajxo! FJELDBO Ke mi rigardu vin, Aslaksen! ASLAKSEN Nu; kion vi volas vidi? FJELDBO Hodiaux vi trinkis. ASLAKSEN Mi ankaux faris hieraux. FJELDBO Hieraux; jes, nu lasu tion; sed hodiaux kaj -- ASLAKSEN Sed tiuj tie interne? Sxajnas al mi, ke ankaux ili trinkas. FJELDBO Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondicxoj tamen estas malsamaj en nia mondo. ASLAKSEN Mi ne elektis miajn kondicxojn. FJELDBO Ne, Dio elektis por vi. ASLAKSEN Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj cxambelano Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis reiri al la presejo. FJELDBO Nun vi parolas kontraux propra scio. Cxambelano Bratsberg neniam ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem. ASLAKSEN Nu do! Sed kiel kuragxis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel respondecis por mi? Dio ankaux kulpas, kompreneble. Kial li donus al mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilacxulo -- FJELDBO Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi en la plej bona intenco. ASLAKSEN Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie ili nun sidas tostante kaj je-la-via-sanigxante, tie ankaux mi sidis; estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi; por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en cxio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro litermiksigxis, kiel ni diras en la presejo. FJELDBO Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno vian metion. ASLAKSEN Jeno estas bona babilado. Post tiajxo la rango ne plu estas ies rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur glaci-glitajxon, -- kaj aldone mi devas auxdi mokvortojn cxar mi stumblas. FJELDBO Nu; mi efektive ne volas severe riprocxi vin -- ASLAKSEN Ja, tiel vi ja faras gxuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre kaj la providenco kaj la cxambelano kaj la
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   >>   >|  



Top keywords:

ASLAKSEN

 

FJELDBO

 

Daniel

 

elektis

 

ankaux

 

presejo

 

ruinigis

 

intenco

 

efektive

 

Bratsberg


cxambelano

 

Aslaksen

 

tiajxo

 

severe

 

stumblas

 

sanigxante

 

riprocxi

 

metion

 
soifis
 

mokvortojn


vestita

 
gxuste
 

stranga

 

atentis

 

providenco

 

konfuzo

 

malmulte

 

helpas

 

tostante

 
aldone

paradizo
 

forprenis

 

denove

 

statis

 
litermiksigxis
 
vivteno
 
babilado
 

partopreni

 
malbone
 

glitajxon


starejon

 

kontraux

 

Hodiaux

 

trinkis

 

hieraux

 

rigardu

 

utilas

 

paroli

 

Hieraux

 

trinkas