n.
La analizkapablon ni ne konfuzu kun simpla ingxenieco; cxar, kvankam
la analizisto lauxnecese ingxenias, la ingxeniulo ofte mirinde
malkapablas analizi. La konstru- aux kombinscipovo, pere de kiu la
ingxenieco kutime evidentigxas kaj al kiu la frenologoj (erare, mi
opinias) atribuis apartan organon, supozante gxin esti prakapablo,
elmontrigxis tiel ofte cxe homoj kies intelekto en cxiu alia maniero
alproksimigxis idiotecon ke abunde komentas la kondicxon auxtoroj pri
moroj. Inter ingxenieco kaj analizkapablo ekzistas efektive ege pli
granda diferenco ol tiu ekzistanta inter fantazio kaj imago, kvankam
en maniero nepre analoga. Okazas, verdire, ke ingxeniuloj estas cxiam
fantaziaj dum _auxtentaj_ imagemuloj ne povas iam esti aliaj ol
analizaj.
La sekvonta rakonto sxajnos al la leganto sendube speco de komentario
pri tiuj jxus proponitaj teorioj.
Logxante en Parizo dum la printempo kaj parto de la somero de 18....,
mi ekkonatigxis tie kun iu S-ro C. Auxgusto Dupino. Tiu juna estimato
fontis el bonega, verdire eminenta familio, sed, pro sinsekvo da
malkutimaj eventoj, malsuprenfalis al tiel malricxa vivnivelo ke la
energio de lia karaktero venkigxis sub gxi kaj li cxesis frekventi la
mondon aux entrepreni rekonsistigi siajn fortunojn. Pro la bonvolo de
liaj kreditoroj ankoraux restis al li eta ero de lia heredajxo, kaj,
helpe de la enspezoj devenantaj de gxi, li sukcesis, pere de rigora
ekonomio, akiri la bazajn bezonajxojn de la vivo sen devi okupigxi
pri ties superfluajxoj. Libroj, efektive, farigxis lia ununura lukso
kaj en Parizo tiuj facile haveblas.
Nia unua renkontigxo okazis cxe malmultkonata biblioteko de
Monto-Martiro-Strato kie nia komuna sorto, postulante ke ni sercxu
sammomente la saman ege raran kaj ege mirindan volumon, nin
pliproksimigis unu al la alia. Foje kaj refoje, denove kaj redenove,
ni ekkunestis. Mi ege interesigxis pri la mallonga familia historio
kiun li rakontis al mi kun cxiu tiu malkasxemo kiun cxiu Franco
permesas al si kiam temas pri la memo. Surprizis min ankaux la vasta
etendigxo de lia legadsperto kaj, antaux cxio, mi sentis ardigxi mian
animon pro la sovagxa avido kaj la vigla fresxeco de lia imagkapablo.
Sercxante en Parizo la celobjektojn kiujn mi tiam deziris, mi opiniis
ke la kompanio de tia viro estos por mi pretervalora trezoro. Tiun
opinion mi malkasxe sciigis al li. Finfine ni arangxis kunlogxadon
dum mia gastado en la urbo. Pro tio ke mia monprovizo estis malpli
lim
|