uxnecese la fortiko povinta suprensxovi la
kadavron en tian aperturon tiel perforte ke la kunigita fortiko de
pluraj homoj apenaux suficxis por gxin _malsupren_-tiri."
"Ni konsideru nun ceterajn indikajxojn pri la uzado de mirindega
fortiko. Sur la fajrejo kusxis dikaj bukloj--ege dikaj bukloj--da
griza homhararo. Tiujn oni forsxiris ekde la radikoj. Vi konscias
pri la granda fortiko bezonata por fortiri kune el la kapo
ecx dudek-tridek harojn. Vi vidis same kiel mi la koncernajn
buklojn. Iliaj radikoj (horora vidajxo!) koaguligxis kun eroj de
kranihauxto--nepra signo pri la enorma potenco aktivigita por
elradikigi ununurgeste eble duonmilionon da haroj. La gorgxo de la
maljunulino estis ne nur trancxita. La kapo estis fortrancxita disde
la korpo kvankam la trancxilo estis ordinara razilo."
"Mi deziras ke vi konsideru ankaux la _brutan_ ferocon de tiuj agoj.
Pri la ekimozoj sur la korpo de S-rino Lespanajo mi ne parolu. S-ro
Dumaso kaj lia estimata koadjutoro S-ro Etjeno deklaris ke obtuza ilo
ilin estigis kaj gxis iu punkto la sinjoroj ege pravas. La obtuza ilo
estis evidente la sxtona pavimo de la korto sur kiun la viktimo falis
el la fenestro alfrontanta la liton. Tiun veron, kiom ajn simpla gxi
nun sxajnu, la polico malkonstatis pro la sama kialo ke la largxon de
la fenestrosxutroj ili malagnoskis--cxar, pro la najloafero, siajn
perceptojn ili hermetikigis kontraux la eblo ke la fenestroj iam ajn
malfermigxis."
"Se nun, krom cxiuj tiuj konsiderindajxoj, vi ankaux primeditis
gxustavalore la strangan malbonordon de la cxambro, ni nun sukcesis
apudigi la jenajn temojn: surprizegan facilmovecon, preterhoman
fortikon, brutalan ferocon, senmotivan bucxadon, _groteskon_ neprege
fremdan al la tuta homaro pro ties hororo, kaj vocxon fremdatonan
al la oreloj de viroj de multaj landoj kaj tute malplenan je cxiu
klara aux komprenebla silabado. Sekvas tial kiu rezulto? Sur vian
imagkapablon mi imponis kiun instigon?"
Mi sentis ekvibracxi mian karnon dum Dupino starigis la demandon.
"Frenezulo," mi diris, "plenumis tiun faron. Iu delira maniulo,
forfugxinte el najbara sandomo."
"Laux iu vidpunkto," li respondis, "via ideo ne estas indiferenta.
Tamen la vocxoj de frenezuloj, ecx okaze de iliaj plej sovagxaj
paroksismoj, neniam akordas kun tiu stranga vocxo auxdita
sursxtupare. Frenezulo devenas de iu lando kaj lia lingvajxo, kiom
ajn malkohera cxe la nivelo de siaj vortoj, havas cxiam koheron de
silabado. Aldone, la ha
|