Anglo, Hispano, Nederlandano kaj Franco entreprenis gxin
priskribi, cxiu gxin identigis kiel vocxon de _fremdalandano_. Cxiu
certas ke ne estis vocxo de unu el siaj samlandanoj. Cxiu similigas
gxin--ne al la vocxo de denaska logxanto de iu lando kies lingvon li
iom konas--sed tute kontrauxe."
"La Franco opinias gxin vocxo de Hispano kaj 'povintus rekoni kelkajn
vortojn _se li konintus la Hispanan lingvon_.' La Nederlandano
asertas ke gxi estis vocxo de Franco; tamen ni legas en la policaj
raportoj ke '_ne scipovante la Francan, tiu atestinto intervjuigxis
pere de interpretisto_.' La Anglo opinias ke gxi estis vocxo de
Germano kaj '_ne komprenas la Germanan_.' La Hispano 'certas' ke gxi
estis vocxo de Anglo sed 'taksas entute laux la intonacio' pro tio
ke '_li havas nenian konon pri la Angloj_.' La Italo jugxas gxin
vocxo de Ruso sed '_neniam parolis kun landano de Rusio_.' Dua Franco
malkonsentas krome kun la unua, certante ke la vocxo estis tiu de
Italo. Tamen '_ne scipovante tiun lingvon_,' li konvinkigxis, same
kiel la Hispano, 'pro la intonacio.'"
"Nu, kiel malkutime aparta, ni devas supozi, estis verfakte tiu
vocxo povinta instigi tiajn atestajxojn--ecx en kies tonoj rekonis
nenion konatan la landanoj de kvin grandaj nacioj de Euxropo. Vi
diros ke gxi estis eble vocxo de Aziano, aux Afrikano. Nek Azianoj
nek Afrikanoj multnombrigxas en Parizo. Tamen, sen kontrauxstari la
hipotezon, mi nun atentigu nur tiujn tri punktojn. La vocxon unu
atestinto priskribas kiel 'raspan, ne stridan'. Du aliaj raportas
gxin esti 'rapida kaj _malkonstanta_.' Neniajn vortojn--neniajn
vortsimilajn sonojn, iu ajn atestinto menciis kiel rekoneblajn."
"Mi ne scias," dauxrigis Dupino, "kiujn efektojn mi estigis gxis
nun, eble, sur vian komprenon. Sed mi ne hezitas diri ke lauxlegxaj
konkludoj fontintaj el ecx nur tiu parto de la atestajxaro--la parto
rilatanta al la rauxkaj kaj stridaj vocxoj--jam suficxas en si por
naskigi suspekton devontan fiksi direkton al cxiu posta progresado
en la kontrolesploro pri la mistero. Mi diris 'lauxlegxaj konkludoj'
sed mia voldiro ne plene envortigxas tiel. Mi deziris sugesti ke
la konkludoj estas la _solaj_ gxustaj kaj ke la suspekto fontas
_neeviteble_ el tiuj kiel ununura rezulto. El kio konsistas tamen
tiu suspekto mi ankoraux ne konsentas diri. Mi nur deziras ke vi
konsideru ke, cxe mi, gxi estis suficxe forta por doni al miaj
demandoj en la cxambro precizan formon, difinitan emon."
"Nun ni tr
|