la aliajn cxambrojn kaj la
korton, cxie akompanate de gxendarmo. La kontrolesploro dauxris
gxis la tagfina malheligxo kiam ni foriris. Survoje al la hejmo mia
kuniranto pauxzis momenton cxe la oficejo de unu el la cxiutagaj
jxurnaloj.
Mi jam diris ke la kapricoj de mia amiko estis multnombraj kaj ke _Je
les menageais_ (Mi toleris ilin kun bonhumoro, ecx respekto.)--por
tiu dirajxo la Angla lingvo ne havas ekvivalenton. Lia nuna humoro
instigis lin malkonsenti konversacii pri la murdoj antaux cxirkaux
tagmezo de la sekvinta tago. Tiam li demandis subite al mi cxu mi
konstatis ion _strangan_ cxe la sceno de la abomenajxo.
Lia emfazmaniero, kiam li diris la vorton _strangan_, enhavis ion kiu
ektremigis min, sen ke mi prikonsciu la kialon.
"Ne, nenion _strangan_," mi diris. "Almenaux nenion krom tio kion ni
ambaux legis en la jxurnalo."
"La _Gazeto_," li respondis, "ne pritraktis, mi timu, la malkutiman
hororon de la afero. Sed ni flankenmetu la malutilajn opiniojn
de tiu eldonajxo. Sxajnas al mi ke oni konsideras tiun misteron
nesolvebla pro tiu kialo mem kiu devus gxin konsiderigi solvebla.
Mi volas diri la _outre_-an [t.e., la troigitan] karakteron de
ties konsistigantajxoj. Perpleksigas la policon la sxajna manko
de motivo--ne pri la murdo mem--sed pri la abomeneco de la murdo.
Mistifikas gxin ankaux la sxajna maleblo akordigi la vocxojn
auxditajn en kverelado kaj tion ke malkovrigxis supraetagxe
neniu krom la mortigita Frauxlino Lespanajo kaj, aldone, tion
ke ne ekzistis cetera elirrimedo kiun povintus preteratenti la
suprenirintaro. La sovagxa malbonordo de la cxambro; la kadavro
suprensxovita, kapon malsupren, en la kamentubon; la terura mutilado
de la kadavro de la maljunulino; tiuj konsiderindajxoj kune kun
tiuj antauxe menciitaj kaj ceteraj kiujn ne necesas mencii, cxio
suficxis paralizi la potencojn, nepre kulpiginte la memlauxditan
_sagacecon_, de la registaraj agentoj. Ili sin faligis en krudan sed
oftan eraron, intermiksinte malkutimecon kaj kompleksegecon. Sed
estas pere de tiuj devojigxoj disde la irejo de ordinarajxoj ke la
racio palpete malfermas sian vojon, lauxeble, sercxante la veron. Dum
tiaj kontrolesploradoj kiajn ni nun entreprenas la tauxga demando
estas, ne 'Kio okazis?' sed 'Kio okazis neniam antauxe okazinta?'
Efektive, la facilo per kiu mi atingos, aux jam atingis, la solvon de
tiu mistero staras en senpera proporcio kun ties lauxpolice versxajna
nesolvebleco."
Mi fiksrigardis la p
|