FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
anslokigxu, permense, al tiu cxambro. Kion ni unue sercxu cxi-tie? La elirrimedon kiun utiligis la murdintoj. Mi certe ne troigas dirante ke nek vi nek mi kredas je preternaturajxoj. Sinjorinon kaj Frauxlinon Lespanajon ne detruis fantomoj. La farintoj de la ago estis materiaj kaj eskapis materie. Tial kiel? Felicxe, estas nur unu maniero rezonadi pri la temo kaj _necesas_ ke tiu maniero nin konduku al difinita decido. Ni kontrolu, unu post la alia, la eblajn elirrimedojn." "Klare estas ke la murdintoj enestis la cxambron kie trovigxis Frauxlino Lespanajo, aux almenaux la apudan cxambron, kiam la enketontaro supreniris lauxsxtupare. Estas tial nur cxe tiuj du logxejoj ke ni devas sercxi elirejojn. La polico nudigis la plankojn, plafonojn kaj murmasonajxojn en cxiu direkto. Neniajn _sekretajn_ elirejojn povintus preteratenti ilia kontrolado. Tamen, ne fidante _iliajn_ okulojn, mi kontrolis per miaj propraj okuloj. Estis, tial, _neniaj_ sekretaj elirejoj. Ambaux pordoj kunligantaj la cxambrojn kaj la koridoron estis sekure sxlositaj kaj la sxlosiloj restis internaflanke." "Ni konsideru la kamentubojn. Tiuj, kvankam pridisponante ordinaran largxon gxis ok-dek futoj super la fajrejo, ne entenos, laux sia tuta longo, la korpon de granda kato. Pro tio ke nepras la maleblo eliri pere de rimedoj jam menciitaj, restas al ni nur la fenestroj. Pere de tiuj de la fasadflanka cxambro neniu povintus eskapi sen ke la surstrata homamaso lin rimarku. Lauxnecese tial la murdistoj trapasis tiujn de la malantauxflanka cxambro. Nu, atinginte tiun konkludon en tiel nedubasenca maniero, ni ne rajtas, kiel logikistoj, gxin malakcepti pro sxajnaj malebloj. Nur restas al ni pruvi ke tiuj sxajnaj malebloj estas, verfakte, eblaj." "Estas du fenestroj en la cxambro. Unu el ili entute videblas cxar gxin obstrukcas neniaj mebloj. La malsupra parto de la alia malvideblas cxar la kapo de la malfacile manipulebla litkadro estas sxovita kontraux gxin. La unua fenestro trovigxis en sekura, de interne fermita stato. Gxi kontrauxstaris la nepran potencon de cxiuj entreprenintaj gxin suprenlevi. Granda boriletotruo trapenetris ties kadron maldekstraflanke kaj solidega najlo gxin ensidis, tien ensxovite preskaux gxiskape. Kontrolado pri la alia fenestro sciigis ke simila najlo simile enfiksigxis en gxi kaj ankaux malsukcesis vigla klopodo suprenlevi tiun klapon. La polico nun plene konvinkigxis ke elirvojo nepre ne ekzistis en tiuj direktoj. _Tial_, o
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

cxambro

 

maniero

 
cxambron
 

suprenlevi

 

sxajnaj

 

neniaj

 

fenestroj

 

restas

 

malebloj

 

povintus


elirejojn
 

polico

 

trovigxis

 

fenestro

 

murdintoj

 

nedubasenca

 

rajtas

 

konkludon

 

malantauxflanka

 

atinginte


logikistoj

 

ekzistis

 

malakcepti

 

verfakte

 

elirvojo

 

konvinkigxis

 

trapasis

 

rimedoj

 

menciitaj

 
maleblo

nepras

 
granda
 

direktoj

 

homamaso

 

rimarku

 

Lauxnecese

 

murdistoj

 

surstrata

 

fasadflanka

 

eskapi


videblas

 

entreprenintaj

 

simila

 

Granda

 

boriletotruo

 

potencon

 

simile

 
kontrauxstaris
 

nepran

 

sciigis