ni finopiniis ke sencele estus eltiri la najlojn kaj malfermi la
fenestrojn."
"Mia propra kontrolesploro estis iom pli partikulara kaj pro la kialo
kiun mi jxus citis, cxar cxi-tie, _necesis_, mi certis, ke cxiuj
sxajnaj malebloj finestigxu eblaj."
"Mi komencis pensadi jene, _a posteriori_, tio estas, indukte. La
murdistoj jes ja eskapis pere de unu el tiuj fenestroj. Se tio
veras, ili ne povintus refiksi la klapojn de interne tiel kiel tiuj
trovigxis fiksite--konsiderajxo cxesiginta, pro ties memklaro,
la kontroladon entreprenitan de la polico en tiu areo. Tamen la
fenestroklapoj estis _jes ja_ fiksitaj. _Necesis_ tial ke ili havu la
kapablon sin fiksi. La konkludo neniel eviteblis."
"Mi alpasxis la senobstrukcan fenestron, eltiris iom malfacile la
najlon, kaj entreprenis levi la klapon. Kiel mi jam antauxsupozis,
gxi rezistis cxiujn klopodojn miajn. Mi nun konsciis ke devas
ekzisti kasxita risorto. Tiu konfirmo pri mia ideo konvinkis min ke
almenaux miaj hipotezoj estis gxustaj, kiom ajn misteraj sxajnis la
cirkonstancoj rilatantaj al la najloj. Zorga enketo baldaux malkovris
la kasxitan risorton. Mi premis gxin, kaj kontenta pri la malkovro,
elektis ne levi la klapon."
"Mi nun remetis la najlon kaj gxin rigardis atente. Homo
eksterenpasinta tra tiu fenestro povintus gxin refermi eble kaj la
risorto realfiksigxintus, sed tiu ne povintus remeti la najlon.
La konkludo estis klara kaj denove mallargxigis la areon de mia
esplorkampo. _Lauxnecese_ la murdintoj forfugxis pere de la alia
fenestro. Se ni supozas tial ke la klaprisortoj entute samis, kiel
versxajnis, _necesas_ rezulte ke malsamu la najloj, aux almenaux
iliaj alfiksigxrimedoj. Surgrimpinte la saksxtofon de la litkadro,
mi rigardis zorgege super ties kaptabulon la duan fenestroklapon.
Malsupreniginte la manon malantaux la tabulo, mi tuj trovis kaj
premis la risorton kiu, konforme al mia supozo, havis entute la
saman karakteron kiel sia najbarajxo. Nun mi okulkontrolis la
najlon. Gxi estis same solida kiel la alia kaj versxajne alfiksigxis
sammaniere--enmartelite preskaux gxiskape."
"Vi diros ke mi perpleksigxis. Sed se vi tiel opinias, sendube vi
malkomprenis la karakteron de la induktoj. Uzante sportoterminon, mi
ecx ne unu fojon 'misludis'. Neniam unu sekundon mi perdis la spuron.
Okazis difekto en nenia cxenero. Mi spuris la sekreton gxis ties fina
rezulto kaj tiu rezulto estis _la najlo_. Gxi havis, mi diru, en cxiu
rilato la aspekton de sia kuni
|