lo en la alia fenestro. Tamen tiu fakto
estis nepra nulajxo (kiom ajn decidiga gxi sxajnu) kompare al la
konsiderajxo ke cxi-tie, cxi-punkte finfinigxis la indico. '_Necesas_
ke la najlo havu maltauxgajxon,' mi diris. Mi tusxis gxin kaj la
kapo, kun kvaroncolo da ties fusto, forapartigxis en miaj fingroj. La
restajxo de la fusto dauxre staris fiksite en la boriletotruo kie gxi
jam antauxe disrompigxis."
"La frakturo estis malnova (cxar ties randoj krustigxis pro rusto)
kaj versxajne farigxis per martelbato parte alfiksinta en la
suprajxon de la malsupra klapo la kaphavan eron de la najlo. Nun
mi zorge remetis tiun kapajxon en la nocxon el kiu mi antauxe gxin
eltiris kaj la simileco al perfekta najlo estis nepra--la fendo
ne videblis. Premante la risorton, mi levis la klapon legxergeste
kelkajn colojn. La najlkapajxo levigxis kun gxi, restante fiksite
en sia litajxo. Mi fermis la fenestron kaj denove la sxajnigo de
kompleta najlo nepregis."
"La enigmo, gxis tiu punkto, nun malenigmigxis. La murdinto forfugxis
pere de la fenestro alfrontanta la liton. Falinte proprainstige post
lia foriro (aux eble fermite lauxcele), gxi refiksigxis pere de la
risorto. Kaj estis tiu perrisorta reteno kiun la polico malprave
interpretis kiel pernajlan retenon. Dauxran tiurilatan enketadon tial
oni jugxis ne plu bezoni."
"La venonta demando estis tiu de la descendorimedo. Tiuteme, mi
kontentigxis cxirkauxpromenante kun vi la konstruajxon. Proksimume
kvin futojn kaj duonon for de la koncerna fenestroklapo etendigxis
fulmosucxilo. Ekde tiu sucxilo maleblintus al iu ajn atingi la
fenestron, des pli gxin eniri. Mi rimarkis tamen ke la sxutroj de la
kvara etagxo estis de tiu aparta speco kiujn Parizaj cxarpentistoj
nomas _ferrades_--speco malmulte uzata hodiaux sed ofte vidataj sur
ege malnovaj domegoj de urboj Liono kaj Bordozo. Ili havas la formon
de ordinara pordo--simpla, ne faldebla pordo--krom tio ke la malsupra
duono portas lignan kradajxon aux pergolon, tiel disponigante bonegan
mantenejon. Cxe la koncerna konstruajxo tiuj sxutroj estas plene
largxaj je tri futoj kaj duono. Kiam ni vidis ilin de malantaux
la domo, ambaux estis duonapertaj--tio estas, ili elstaris orte
disde la muro. Versxajnas ke la polico, same kiel mi, kontrolis la
malantauxajxon de la apartamentaro. Tamen, sendube rigardante tiujn
_ferrades_ laux la linio de ilia largxeco (ne dubeblas ke ili tiel
agis), ili ne perceptis tiun grandan largxecon mem aux almenaux n
|