FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
raro de frenezulo ne similas tion kion mi nun tenas enmane. Mi malimplikis tiun etan tufon el la rigide krocxintaj fingroj de S-rino Lespanajo. Diru al mi kiel vi gxin interpretas." "Dupino!" mi diris, nepre sennervigite. "Tiu hararo ege strangas. Gxi neniel estas _homa_ hararo." "Mi ne asertis kontrauxe," li diris, "sed antaux ol determini tiun punkton, mi petas ke vi ekrigardu la etan krokizon kiun mi desegnis sur cxi-tiun folion. Gxi estas _faksimila_ desegnajxo pri tio kion oni priskribis en unu parto el la atestajxaro kiel 'malhelajn ekimozojn kaj profundajn ungokauxzitajn nocxojn' surestantajn la gorgxon de Frauxlino Lespanajo kaj en alia parto (tiu de S-roj Dumaso kaj Etjeno) kiel 'sinsekvon da lividaj makuloj, versxajne fingropremajxoj.'" "Vi perceptos," dauxrigis mia amiko, dissternante la folion sur la tablon antaux ni, "ke cxi-tiu desegnajxo pensigas pri solida kaj fiksita teno. Evidentas nenia _glitado_. Cxiu fingro retenis--eble gxis la morto de la viktimo--la timigan alprenon per kiu gxi origine sin enfiksis. Nun, klopodu meti viajn fingrojn cxiujn, sammomente, en la respektivajn premsignojn tiel kiel vi ilin vidas." Mi entreprenis sensukcese plenumi la peton. "Eble ni ne traktas tiun aferon juste," li diris. "La folio estas sternita sur ebena surfaco sed la homa gorgxo estas cilindra. Jen lignosxtipo kies cirkonferenco egalas proksimume tiun de la gorgxo. Volvu la desegnajxon cxirkaux gxi kaj refaru la eksperimenton." Mi tiel agis sed la malfacilajxo evidentis ecx pli ol antauxe. "Cxi-tiu," mi diris, "estas la marko de nenia homa mano." "Nun legu," respondis Dupino, "cxi-tiun ekstrakton el Kuvjero." Gxi estis detala anatomia kaj gxenerale priskriba raporto pri la granda flavbruna orangutano de Indoneziaj Insuloj. La gigantan staturon, la mirigajn fortikon kaj agadon, la sovagxan ferocon kaj la imitkapablojn de tiuj mamuloj cxiuj konas suficxe bone. Tuj mi ekkomprenis la plenajn hororojn de la murdoj. "La priskribo pri la fingroj," mi diris, finleginte la ekstrakton, "akordas ekzakte kun la desegnajxo. Mi konscias ke nenia besto krom orangutano de la cxi-tie menciita specio povintus premi la nocxojn tiel kiel vi ilin desegnis. Aldone cxi-tiu flavbruna hartufo havas la saman karakteron kiel tiu de la besto de Kuvjero. Tamen mi nepre ne scipovas kompreni la apartajn detalojn de tiu timiga mistero. Krome, _du_ vocxoj auxdigxis en kverelado kaj unu el ili estis sendispute tiu de Franco."
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:

desegnajxo

 

desegnis

 
antaux
 

folion

 

Kuvjero

 

flavbruna

 

orangutano

 

ekstrakton

 

gorgxo

 

nocxojn


Dupino
 

hararo

 

fingroj

 

Lespanajo

 

priskriba

 

gxenerale

 

detala

 

respondis

 

anatomia

 

raporto


mirigajn

 

staturon

 

fortikon

 

agadon

 

sovagxan

 

gigantan

 

Insuloj

 

granda

 

similas

 
frenezulo

Indoneziaj

 
antauxe
 

cirkonferenco

 

egalas

 

proksimume

 

lignosxtipo

 

surfaco

 

cilindra

 

desegnajxon

 

cxirkaux


ferocon

 

evidentis

 

refaru

 

eksperimenton

 

malfacilajxo

 

scipovas

 

kompreni

 
apartajn
 

karakteron

 

Aldone