arolinton kun senparola miro.
"Mi nun atendas," li dauxrigis, rigardante gxis la pordo de nia
apartamento, "mi nun atendas homon kiu, kvankam eble ne la farinto
de tiuj bucxadoj, sendube iomagrade partoprenis en ili. Pri la
plej horora parto de la krimoj efektivigitaj probablas ke li estas
senkulpa. Mi esperas ne erari pri tiu supozajxo cxar sur gxi
mi starigas mian anticipon ekpovi sondumi la tutan enigmon. Mi
atendas la alvenon de la viro cxi-tien, en cxi-tiun cxambron mem,
cxiuajnmomente. Kvankam eblas ke li malkonsentu tiel agi, probablas
ke li alvenos. Kaj se li alvenos, necesos ke ni lin detenu. Jen
pistoloj kaj ambaux ni scipovas ilin utiligi kiam la situacio tion
devigas."
Mi enmanigis la pistolojn, apenaux prikonsciante tion kion mi faris,
apenaux kredante tion kion mi auxdis, dum Dupino dauxre paroladis,
kvazaux monologante. Mi jam menciis lian abstraktan manieron en tiaj
momentoj. Siajn proklamojn li direktis al mi, sed lia vocxo, kvankam
certe ne lauxta, havis tiun intonacion kutime utiligatan por paroli
al iu situanta fordistance. Liaj okuloj, sen esprimlumo, rigardis
ununure la muron.
"Ke la kverelantaj vocxoj," li diris, "auxditaj de la suprenirantaro
ne estis la vocxoj de la virinoj mem, tion entute pruvis la indicaro.
Tio forigas cxiun dubon pri la demando cxu la multagxulino unue
mortigis la filinon, tiam poste sin mortigis. Mi priparolas tiun
punkton plejparte nome de la metodo. Cxar la fizika forto de
S-rino Lespanajo nepre malsuficxintus por suprensxovi la kadavron
de la filino en la kamentubon tiel kiel oni gxin malkovris. Kaj
la karaktero de la vundoj sur sxia propra korpo entute forigas
cxiun ideon pri sindetruo. Murdon tial efektivigis tria aro kaj la
vocxoj de tiu tria aro estis la auxditaj kverelantaj vocxoj. Mi
nun atentigu--ne la tutan atestajxaron pri tiuj vocxoj--sed tion
kio _strangis_ en tiu atestajxaro. Cxu vi konstatis tiurilatan
strangajxon?"
Mi rimarkis ke, dum cxiuj atestintoj konsentis kunopinii ke la rauxka
vocxo estis tiu de Franco, ili ege malkonsentis pri la strida, aux
laux la priskribo de iu atestinto, la raspa vocxo.
"Tio estis la atestajxaro mem," diris Dupino, "sed ne la strangeco
de la atestajxaro. Vi konstatis nenion distingan, tamen estis jes ja
distingajxo. La atestintoj, laux via raporto, konsentis pri la rauxka
vocxo. Tiurilate ili estis unuanimaj. Sed rilate al la strida vocxo,
la strangajxo situas, ne en ilia malkunkonsento, sed en tio ke, kiam
Italo,
|