aj nepre
klaran elparolmanieron. Observante lin sperti tiujn humorojn, mi ofte
meditis pri la malnova filozofio de la Du-Parta Animo kaj distris min
imagante duoblan Dupinon: la kreivan kaj la solvan.
Oni ne supozu, laux tio kion mi jxus diris, ke mi rakontas misteron
aux verkas romanon. Tio kion mi priskribis cxe la Franco estis nur
la rezulto de ekscitita, aux eble malsanigita, intelekto. Sed pri la
karaktero de liaj dirajxoj en la koncernaj tempoj, ekzemplo pli bone
komprenigos la aferon.
Ni promenadis iun nokton laux longa malpura strato proksime al
Regxa-Palaco. Okupigxante ambauxflanke, sxajne, pri aparta meditado,
dum almenaux dek kvin minutoj nek li nek mi eldiris ununuran silabon.
Subite Dupino interrompis la silenton per cxi-tiuj vortoj.
"Li estas ege malalta ulo, mi diru la veron, kaj pli bone tauxgus al
Varieteo-Teatro."
"Tion ni ne pridubu," mi respondis auxtomate kaj ne konsciante
unuamomente (tiom mi priatentis nur mian propran meditadon) pri la
eksterordinara maniero en kiu la parolinto ehxadis miajn proprajn
pensadojn. En la sekvinta momento mia menso revenis al la nuna tempo
kaj mia miro ekprofundis.
"Dupino," mi diris serioze, "tio preteriras mian komprenon. Mi ne
hezitas agnoski mian miron kaj apenaux scipovas kredi miajn sensojn.
Kiel eblas ke vi sciis ke mi pensis pri...?" Cxi-tie mi pauxzis,
dezirante ekcerti preterdube cxu li vere scias pri kiu mi pensis.
"...pri Cxantijo," li diris. "Kial vi pauxzas? Vi opiniadis silente
ke lia malgranda figuro lin maltauxgigas por tragedio."
La temo estis precize tiu kiun mi jxus primeditadis. Cxantijo estis
antauxa sxuflikisto de Sankta-Deniso-Strato kiu, fervorigxinte pri
la scenejo, entreprenis ludi la rolon de Kserkso en la samtitola
tragedio de Krebijono kaj sin ege malfavore kritikigis pri sia
laboro.
"Diru al mi, nome de Cxielo," mi deklaris, "la metodon--se temas pri
metodo--per kiu vi sukcesis scipenetri mian animon pri tiu afero."
Efektive, mi ecx pli multe surprizigxis ol mi bonvolis agnoski.
"Estis la fruktovendisto," respondis mia amiko, "kiu instigis vin
konkludi ke la plandumriparisto ne suficxe altas por ludroli kiel
Kserkso aux aliaj samspecaj homoj."
"La fruktovendisto! Vi mirfrapas min! Mi konas nenian ajn
fruktovendiston!"
"La viro kontrauxkurinta vin kiam ni eniris la straton--povas esti,
antaux dek kvin minutoj."
Nun mi memoris ke, efektive, fruktovendisto, portante surkape grandan
korbon da pomoj, preskaux ter
|