FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  
"Prave! Kaj vi memoros dirajxon atribuitan preskaux unuanime al tiu vocxo--la dirajxon '_mon Dieu_.' Cxi-tiun, en la koncernaj cirkonstancoj, unu el la atestintoj (Montano, la frandajxisto) identigis kiel dirajxon de protesto aux malaprobo. Cxefe sur tiuj du vortoj tial mi bazis miajn esperojn atingi plenan solvon pri la enigmo. Iu Franco konsciis pri la murdo. Eblas--efektive, ege pli ol eblas--ke tute senkulpe li ne partoprenis en la sanga evento kiu okazis. Eblas ke la orangutano eskapis de li. Eblas ke li gxin spuris gxis la cxambro sed, en la rezultintaj maltrankviligaj cirkonstancoj, neniam povintus gxin rekapti. Gxi dauxre cxirkauxvagadas libere." "Mi ne dauxrigos tiujn konjektojn--alie mi ne rajtas ilin nomi--cxar la ombra reflektado sur kiu ili bazigxas estas apenaux suficxe profunda por ke mia intelekto ilin agnosku kaj cxar mi ne scipovus komprenebligi ilin al la intelekto de aliulo. Ni nomu ilin tial konjektoj kaj ilin aludas tiel. Se la koncerna Franco laux mia supozo jes ja senkulpas pri tiu abomenajxo, cxi-tiu reklamo, kiun hierauxnokte post nia hejmenreveno mi liveris al la oficejo de _La Mondo_ (jxurnalo pritraktanta sxipajn aferojn kaj multe legata de maristoj) alvenigos lin al nia logxejo." Li transdonis al mi paperfolion kaj mi legis la jenon: _"KAPTITA. En Bulonjo-Arbaro frumatene en ....._ (la dato de la murdo) _grandega flavbruna orangutano de Bornea specio. La posedanto (kiu lauxkonstate estas maristo dejxoranta sur Malta sxipo) rajtas repreni la beston post gxin identigi tauxgadetale kaj pagi kelkajn kostojn estigitajn per gxiaj kapto kaj retenado. Venu al numero ..... strato ..... Sankta-Gxermano-Kvartalo ..... tria etagxo."_ "Kiel eblis al vi," mi diris, "ekscii ke la viro estas maristo kaj apartenas al Malta sxipo?" "Mi _ne_ scias tion," diris Dupino. "Mi ne _certas_ pri tio. Jen tamen eta rubandero kiu, laux ties formo kaj grasa aspekto, funkciis por kunligi la hararon en unu el tiuj longaj plektajxoj kiun tiom sxatas maristoj. Aldone, cxi-tiu nodo estas unu kiun nur malmultaj homoj krom maristoj scipovas estigi kaj kiu propras al la Maltanoj. Mi alprenis la rubandon cxe la bazo de la fulmosucxilo. Gxi ne povintus aparteni al iu ajn el la du mortintoj." "Se nun, malgraux cxio, mi eraras en miaj induktoj pri tiu rubando, tio estas, ke la Franco estas maristo dejxoranta sur Malta sxipo, mi nenion difektis dirante tion en la reklamo. Se mi
PREV.   NEXT  
|<   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   >>  



Top keywords:
Franco
 

dirajxon

 

maristo

 

maristoj

 

rajtas

 
povintus
 
orangutano
 

intelekto

 

dejxoranta

 
reklamo

cirkonstancoj

 

Bulonjo

 
retenado
 

frumatene

 

Arbaro

 
strato
 

Gxermano

 
paperfolion
 

transdonis

 
Sankta

KAPTITA

 

numero

 

flavbruna

 
beston
 
identigi
 

tauxgadetale

 

repreni

 
posedanto
 
Kvartalo
 

lauxkonstate


kelkajn

 
Bornea
 

grandega

 

specio

 
kostojn
 

estigitajn

 

rubandon

 

alprenis

 

fulmosucxilo

 
Maltanoj

propras

 
malmultaj
 

scipovas

 

estigi

 

aparteni

 

rubando

 

induktoj

 

nenion

 

difektis

 
dirante